Giordano Bruno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giordano BRUNO (prononco laŭ IFA d͡ʒɔrˈdano ˈbruno, per esperantaj literoj [ĝorDAno BRUno], esperantigite Ĝordano Bruno) naskita en 1548 en Nola (Italio), ekzekutita kiel herezulo la 17-an de februaro 1600 en Romo, estis itala monaĥo kaj filozofo.

Bruno, baptita je la nomo Filippo, post studado en Napolo en 1565 aniĝis en la ordeno de la dominikanoj kaj alprenas la ordenan nomon Giordano.

Li interesiĝis pri la teorio de Koperniko pri la suncentreco de la universo kaj pluevoluigis ĝin. Interalie li asertis, ke steloj estas similaj al la Suno. Liaj opinioj estis kontraŭ la dogmoj de la kristanismo, kaj ĉar li ne emis al diplomateco, li renkontis multe da rezisto kaj malamikeco.

Je la 22-a de majo 1592 la inkvizicio arestis lin; post severa pridemandado li reprenis siajn teoriojn. Tamen oni en 1593 transportis lin al Romo kaj malliberigis lin en la papa Kastelo de la Anĝeloj. Sep jarojn li malliberis, dum oni preparis proceson kontraŭ li.

Je la 8-a de januaro 1600 li estis ekskomunikita kaj kondamnita al morto sur ŝtiparo, precipe ĉar li ne akceptis la personan kaj triunuan dion de katolikismo kaj la plenan homecon de Jesuo Kristo. Bruno komentis la verdikton per "kun pli da timo vi proklamas la verdikton, ol mi ĝin akceptas".

Bruno estis torturata kaj je la 17-a de februaro 1600 ŝtiparumita sur placo Campo dei Fiori. Liaj verkoj eniris la indekson de malpermesitaj libroj kaj tie restis ĝis 1965 (nuligo de la indekso).

400 jarojn post lia ekzekuto la katolika eklezio, pere de papo Johano Paŭlo la 2-a, oficiale esprimis "profundan doloron" kaj konfesis, ke ĝi eraris kondamnante Brunon al morto.

Plirofundiĝo pri filozofia, scienca kaj religia konceptoj de Bruno

La homo laŭ Bruno

Laŭ Bruno, la homo estas hazarda fenomeno en la daŭra ŝanĝiĝo de la materio, kaj eĉ la individueco, se komparata al la senfineco, estas iluzio. La animo nenialio estas ol energia formo kapabla kunigi atomojn. En fama pasaĵo de la “Cabala de cavallo Pegaseo“ (1585) estas asertate ke la animo de la homo ne malsamas ol tiu de muŝo, dum ĝia intelekto ne necese superas tiun de besto. Tial li deduktas:

  • ne ekzistas senmorteco de la animo, sed senregula metempsikozo.
  • Ne ekzistas persona rekompenco ĉar ne ekzistas individua transvivo.
  • La religio kaj la moralo al malmulto utilas.
  • Tamen, laŭ li altrudiĝas supera bono, nome la saĝo en tiu vivo.
  • Ne eblas establi ĉu religio estas vera aŭ malvera.

Kosmologio kaj nova fiziko

La fizika mondo konceptata de Bruno ne havas limojn, eĉ ĝi estas senfina… ĝi kuntrenas senfinecon da sunoj kaj da planedoj, estas plurcentraj , ne allasas malsamecojn inter zonoj korupteblaj kaj zonoj nekorupteblaj , estas homogena en ĝiaj partoj, estas submetitaj al daŭraj metaformozo]j kaj la tero ne plu okupas la centron. La fiksaj steloj ne ekzistas… Ĉiuj korpoj de la universo havas sian animon…

Tiu fiziko incitis ĉiujn kristanajn ekleziojn kiuj konfesas la kreitecon kaj la finiecon de la kosmo: se la mondoj estas senfinaj, ĉu la enkarniĝo de Kristo ripetiĝas senfinajn fojojn? Ĉu la Eklezio estas unu aŭ senfinaj? (vidu en lia “De la causa”).

La saĝo de la antikvaj egiptoj

En siaj verkoj Giordano Bruno deklaras ke mem volas inspiriĝi al la Antikvaj Egiptoj kaj al la saĝuloj kiel al Hermeso Trismegisto, kies atribuitaj verkoj reigas al malfrua antikveco kaj al greka medio, malsame ol tio kion opiniis la samtempuloj de Bruno. Ĉar Bruno rifuzis la venon de la Mesio, kaj do li certis ke la fonto plej antikva de saĝo estis tiu de la Egiptoj, en ties religio li travidis aspekton proksiman al sia filozofio: la volon diigi ĉiujn estulojn vivantajn, bestojn, insektojn, la naturajn fenomenojn: ĉiuj manifestacioj de la sankta, ĉiuj samdignaj de unika realo sankta.

Tiu elimino de la Mesio, kaj do elimino de kristanismo ne povis allarmi la Eklezioijn.[1].

La magio de Bruno

Bruno ne akceptas la netransireblan limon laŭ kiu al la “naturo oni ordonas nur al ĝi obeante”; laŭ Bruno, nur la magio, kiu atingas en lia filozofio-fiziko la plej altan disvolviĝon, eblas ĉion fari kaj modifi, precipe ĝi estas metodo de kontrolo de la unuopulo kaj de la amasoj bazita sur profunda kompreno pri la erotikaj impulsoj individuaj kaj amasaj. Laŭ Bruno ĉio estas manipulebla… eĉ la nocio pri la bono kaj malbono. Li certis ke mem povus influi sur la papo utiligante siajn akiritajn, per la studo pri (Joan P. Coullano, Eros e magio nel rinascimento, il Saggiatore, Milano, Milano, 1987, p. 7 e 149). Bruno tute inundiĝis en la renesanca koncepto pri magio.

Religia Penso

Tute kontraŭkristana, nome kontraŭkatolika kaj kontraŭprotestanta, Bruno engaĝiĝas por la detruo de kristanismo, precipe de katolikismo, kiu ekprojektas sindefendi.

Panteismema, Bruno estis konvinkita ke la kristanaj konfesioj pace akordiĝus per konsento kun la panteisma konfesio, en kiu Dio kaj la mondo estas la samo, pretendante la sinmortigon de ĉiuj kristanaj eklezioj. En la medio de tiu transiĝo, li devus plenumi la funkcion de spirita-intelektula gvido [2] de la magiaj metodoj.

Eksteraj ligiloj

greke [1] greke [2] greke [3] greke [4]

Notoj

  1. Joan P. Coullano, Eros e magio nel rinascimento, il Saggiatore, Milano, Milano, 1987.
  2. (Matteo d’Amico, Giordano Bruno, Avventure e misteri del grande mago del Cinquecento, Piemme, Casale Monferrato, 2000.