Giorgio Bronzetti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giorgio BRONZETTI (naskiĝis en 1931, mortis la 14-an de januaro 2009) estis itala esperantisto, protektanto de la itala lingvo, direktoro de itala esperanto-novaĵagentejo Disvastigo.

Jam en 1955, Giorgio Bronzetti estis prezidanto de la Organiza Kongresa Komitato de la 11-a IJK en L'Aquila. Pli malfrue li pere de la novaĵagentejo Disvastigo proponadis solvon por esperanto-asocioj kiuj ne havas specialiston kiu povas verki artikolojn. En 2003 li proponis aranĝon de transsiberia trajna karavano al la 89-a UK en Pekino.