Giorgio Canuto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giorgio CANUTO [kanuto] (naskiĝis la 3-an de junio 1897 en Torino, mortis la 29-an de oktobro 1960) estis itala esperantisto, d-ro med. kaj jura, universitata profesoro de jurmedicino en Torino. Prezidanto de UEA 1956 ĝis 1960, mortis dum la ofico. Laŭ li estas nomata la Fondaĵo Canuto de UEA, kiu ebligas membrecon al homoj en ekonomie malfortaj landoj.

Canuto interesiĝis pri Esperanto depost 1925 kaj komencis sian agadon per instruado kaj prezidanto de la loka grupo. De 1928 li estis vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio (IEF). Li akcelis la kunlaboradon de gvidantaj italaj Esperantistoj. En 1929-30 li instruis per radia kurso (Torino). Li estis membro de la reorganiza komitato de Universala Esperanto-Asocio (UEA), Parizo, 1932.

Dum la Universala Kongreso (UK) en Kopenhago (1956) li estis elektita prezidanto de UEA kaj konfirmita dum la UK 1959 en Varsovio.

Canuto verkis propagandajn artikolojn kaj sciencajn studojn en Internacia Medicina Revuo kaj Scienca Revuo. De 1929 (UK en Budapeŝto) li regule prelegis pri sia fako en la Someraj Universitatoj de la kongresoj.

Literaturo

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia. Roma 1982 (en la itala)
  • 1960: Minnaja, Luigi. La personeco kaj lastaj momentoj de Prof. D-ro G. Canuto. Revuo Esperanto 53-a jaro 12/1960, p. 202
  • 1960: Lapenna, Ivo. Forpasis la Prezidanto. Revuo Esperanto 53-a jaro 12/1960, p. 201

Eksteraj ligiloj

Trovu « Giorgio Canuto » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Antaŭe:Prezidanto de Universala Esperanto-AsocioPoste:
Ernfrid Malmgren19561960Harry Holmes