Giorgio Chiellini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giorgio Chiellini

Giorgio Chiellini (prononco [ˈdʒordʒo kjelˈlini]) estas itala futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1984(nun 1984-08-14) en Pisa, do nun estas 30-jara. Ekde la jaro 2005 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Juventus Torino.

Krome Giorgio Chiellini ekde la jaro 2004 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 kaj la Futbala Mondpokalo 2010, kie la teamo ne aparte sukcesis, sed ankaŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion.