Giovanni Alberto Ristori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Giovanni Alberto RISTORI (* 1692 eble en Bolonjo; † 7-an de februaro 1753 en Dresdeno) estis itala komponisto, orgenisto kaj kapelmajstro de la malfru-baroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Giovanni Alberto Ristori estis filo de la itala aktoro Tomaso Ristori kaj iris kun ĉi tiu al la saksia kortego, kiam ĉi tiu trovis tie postenon kiel estro de la itala teatroensemblo. Giovanni Alberto Ristori validis kiel lerta komponisto, klavarinstrumento- kaj orgenludanto kaj estis dungita en 1717 kiel komponisto ĉe la itala kortegoteatro. Ristori samtempe estis estro de la "pola kapelo“, kiu en 1717 ĉefe estis fundita por la celo, akompani la reĝon anstataŭ la elektoprinca kapelo al Pollando. En 1733 Ristori ricevis la postenon de ĉambrorgenisto, en 1746 tiun de eklezikomponisto kaj en 1750 li estis nomumita sub Johann Adolph Hasse vickapelmajstro.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La reĝa muzikkolekto en Dresdeno posedis grandan nombron de liaj verkoj, inter ili dek unu kompletaj mesojn, tri mesojn sen Credo, kvin Gloria-oj (kvar el ili duĥoraj), 21 motetoj, tri rekviemoj, dudek psalmkomponaĵoj kaj tri oratorioj. Ristori kreis krome 19 operojn, 16 kantatojn, plurajn ariojn, instrumentkonĉertojn kaj instrulibron Esercizi per l’Accompagnamento. Plej multan atenton meritas liaj komikaj operoj, kiuj en norda Germanio apartenas al la plej fruaj kreaĵoj de la opera buffa, nome Calandro (1726) kaj Un pazzo ne fà cento, ovvero Don Chisciotte (1727).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Moritz Fürstenau: Ristori, Giovanni Alberto. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 28. Duncker & Humblot, Leipzig 1889, S. 652.