Giovanni Animuccia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giovanni Animuccia

Giovanni Animuccia (naskiĝis ĉ. 1514 en Florenco, mortis la 25-a de marto 1571 en Romo) estis itala komponisto de sakrala muziko. Li estis unu el la plej famaj samtempuloj de Giovanni Pierluigi da Palestrina kaj influis la evoluon de la polifonia laŭdo en Romo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1555 Animuccia estis kapelestro ĉe la katedralo S-ta. Petro en Vatikano kaj en 1571 li mortis en Romo, sekve de tio Giovanni Pierluigi da Palestrina, kiu ekde 1551 ĝis 1554 estis lia antaŭulo en la ofico, nun iĝis ties posteulo. Lia frato Paolo (ĉ. 1500 ĝis ĉ. 1570) agis mallongan tempon en Romo kiel kapelestro ĉe la Laterano.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Animuccia apartenas al la plej malnovaj kaj elstaraj majstroj de la Roma Skolo de Claude Goudimel, kiu estis komisiita utiligi la teknikon de la kontrapunkto evoluigita de la Nederlanda Skolo serve al taskoj artaj plej altaj. Inter liaj multnombraj voĉkantaĵoj ĉiuspecaj estas distingendaj la "Laudi spirituali" komponitaj por la edifaj horoj en la Oratorio de Philipp Neri kaj ankaŭ kantendaj post la prediko (2 libroj, 1565 kaj 1570), kvarvoĉaj himneskaj kantaĵoj, kiuj pro la alternado de ĥoro kaj solovoĉo estas rigardendaj kiel la unuaj antaŭaĵoj de la oratorio.

La manuskriptoj de multaj eroj el la verkaro de Animuccia ankoraŭ estas en la Vatikana Biblioteko. Lia ĉefaj verkoj publikigitaj estas Madrigali e Motetti a quattro e cinque voci (Venecio, 1548) kaj Il primo Libro di Messe (Romo, 1567). De tiu lasta Padre Martini transprenis du specimenojn por sia Saggio di Contrapunto. Unu meso el la Primo Libra di Messe pri la canto fermo de la himno Conditor alme siderum estas publikigita en moderna notadmaniero en Anthologie des maîtres religieux primitifs de la Chanteurs de Saint Gervais.

Fontoj[redakti | redakti fonton]