Giovanni Battista Aliprandi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Battista Aliprandi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1665 (1665-01-01)
en Laino
Morto 13-an de marto 1720 (1720-03-13) (55-jaraĝa)
en Litomyšl
Tombo Litomyšl
Okupo
Okupo arkitekto • Konstruestro
Verkoj Church of Holy Trinity (Andělská Hora)
vdr

Giovanni Battista Aliprandi (aŭ: Alliprandi, Alibrandi), naskiĝinta ĉirkaŭ 1665 en Laino (Italio), mortinta la 13-an de marto 1720 en Litomyšl (Bohemio), estis itala arĥitekto.

Li laboris en Bohemio, ekzemple pri la konstruado de palaco Černin en Prago (1697–1702), de la tiea pestkolono[1] kaj de la kastelo de Liblice (1699)[2], kiu estas konsiderata lia ĉefverko[1]. Krome li desegnis multaj kapelojn.

En 1706 Aliprani ricevis la titolon de imperia fortikaĵa majstro de la pragaj fortikaĵoj. En 1709 li iĝis civitano de la transvultava Prago ("malgranda flanko") kaj tie konstruis sian loĝdomon. Li estis edzo de Barbara Cecilia Bussi, kiu post lia morto reiris al Laino.

Iuj supozas, ke li estis la arĥitekto de la preĝejo de Ĉielpreno de Virgulino Maria en Neratov, kvankam ĝi estis ekkonstruita nur post lia morto, en 1723.

Lia naskiĝurbo Laino nomis laŭ li straton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Enciklopedio Treccani
  2. Appacuvi[rompita ligilo]