Giovanni Battista Bassani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Giovanni Battista Bassani (* ĉ. 1647 en Padovo; † 1-an de oktobro 1716 en Bergamo) estis itala violonisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sian edukadon li ricevis en Venecio, Bassani estis tie supozeble lernanto de Giovanni Legrenzi kaj Daniele da Castrovillari (1617-1659–74). Violoninstruon li ricevis de Giovanni Battista Vitali.

Ekde 1677 li estis renoma membro de la Accademia Filarmonica en Bolonjo, kies "Principe" li fariĝis en 1682.

Ekde 1685 li laboris ĉe la akademio de Ferrara kiel kapelmajstro kaj ekde 1688 ankaŭ kiel orgenisto kaj kapelmajstro ĉe la tiea katedralo. En 1712 li ricevis la postenon de kapelmajstro ĉe Santa Maria Maggiore en Bergamo, kiun li tenis ĝis sia morto.

Bassani klopodis pri la pluevoluigo de la violonarĉo, la ĝis tiam konveksa formo nun estis pli rekta, kaj lia arĉo havis je la tenilo mekanismon por streĉado kaj malstreĉado de la ĉevalharoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis multajn komponaĵojn el ĉiuj ĝenroj, inter ili 13 operoj kaj 13 oratorioj, el kiu ok perdiĝis. Krome li komponis sakralan muzikon por variaj ensembloj, inter ili Acrona Missale, kolekto de mesoj kaj motetoj (1700 Amsterdamo). Unu ekzemplero de tiu troviĝis en la postlasaĵo de Johann Sebastian Bach.

Instrumenta muziko[redakti | redakti fonton]

  • op. 1 triosonatoj (12) Balletti, Correnti, Gighe, e Sarabande à Violino e Violone, overo Spinetta, con il Secondo Violino à beneplacito (1677)
  • op. 5 Sinfonie a due, e tre Instromenti, con il Basso continuo per l'Organo (1683)

Kantatoj[redakti | redakti fonton]

  • op. 2 Cantate Amorose Musicali à voce sola, opera seconda (Bolonjo 1680)

Oratorioj[redakti | redakti fonton]

  • L'Esaltazione di S Croce, 1675
  • L'Epulone, 1675
  • La tromba della divina misericordia, 1676
  • L'amore ingeniero, 1678
  • Il mistico Roveto, 1681
  • Il Davide punito overo La pestilente strage d'Israele, 1686
  • Il Giona (Ambrosini), 1689
  • Mosè risorto dalle acque, 1694
  • Il conte di Bacheville, 1696
  • Susanna, 1697
  • Gl'impegni del divino amore nel transito della Beata Caterina Vegri detta di Bologna, 1703
  • Il trionfo della Fede, 1704
  • La morte delusa, 1703; kune kun G.B. Brevi, G.A. Perti, G. Bononcini, A. Scarlatti

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • L'amorosa preda di Paride, Dramma per musica en 3 aktoj (1683 Bolonjo)
  • Falaride tiranno d'Agrigento, (Adriano Morselli), Dramma per musica en 3 aktoj (1683 Venecio)
  • L'Alarico, rè de' Goti, (B. Bonacossi), Dramma per musica en 3 aktoj (1685 Ferrara)
  • Vitige, Dramma per musica en 3 aktoj (1686 Ferrara)
  • Agrippina in Baia, 1687
  • Gli amori alla moda, Scherzo melodrammatico en 3 aktoj (1688 Ferrara)
  • Il trionfo di Venere in Ida, Melodramma (Ferara 1688)
  • La Ginevra, infanta di Scozia, Dramma per musica en 3 aktoj (1690 Ferrara)
  • Le vicende di coceio Nerva, Dramma per musica en 3 aktoj (1691 Ferrara)
  • Gli amori tra gl'odii o sia Il Ramiro in Norvegia, Dramma per musica en 3 aktoj (1693 Verona)
  • Roderico, Ferrara, 1696
  • L'Alarico, 1709
  • Armida al campo, Ferrara, 1711

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]