Giovanni Battista Briano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Battista Briano
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1902 (1902-01-01)
Morto 6-an de novembro 1978 (1978-11-06) (76-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Giovanni Battista BRIANO (naskiĝis en 1902, mortis la 6-an de novembro 1978 en Ĝenovo) estis itala esperantisto.

Li ludis gravan rolon en la faka Esperanto-movado, fondinte la Muzikan Esperanto-Ligon en 1963 kaj eldoninte en 1972 sian verkon Esperanto-lingva muzika leksikono (ĉe la eldonejo Cekit, en Milano), kiu restas la ĉefa terminologia verko en tiu kampo. Briano estis honora membro de la Muzika Esperanto-Ligo kaj multjare servis ankaŭ kiel fakdelegito de UEA. Li postlasis ampleksan manuskripton pri la historio de muziko.

En 1979, post lia morto, oni eldonis (ĉe la eldonejo Sabatelli en Ĝenovo) lian verkon Vita esperantista di Genova, Liguria e Lunigiana dal 1900 al 1978 (Esperanto-vivo en Ĝenovo, Ligurujo kaj Lunigiana ekde 1900 ĝis 1978).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • L' albero sublime: canto alpino (1960)
  • Brilanta stelo (1964)
  • Esperanto-lingva muzika leksikono (1972)
  • Infaneska: originala Esperanto-kanta suito - 7 parta (1976)
  • Unu granda familio: lerneja kanto (1964)
  • Vita esperantista di Genova e Liguria dal 1900 al 1975 (1976)
  • Vita esperantista di Genova, Liguria e Lunigiana dal 1900 al 1978 (1979)
  • Paĉugo kaj Paĉuga: Esperanto-lingva komedio (1 akto kaj 3 kadroj) (kun Mario Tiranti) (1973)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.