Giovanni Battista Crescenzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Giovanni Battista Crescenzi (Romo, 17-a de januaro de 1577 - Madrido, 17-a de marto de 1635), markizo de la Torre, konita en Hispanio kiel Juan Bautista CrescenciJuan Bautista Crescenzi, estis pentristo kaj arkitekto itala de la frua Baroko, aktiva en Romo kaj poste setliĝinta en la hispana kortego ekde 1617, kie li helpis al la ornamado de la Monaĥejo de El Escorial.

La familio Crescenzi estis antikva kaj elstara familio romana. Lia frato estis kardinalo. Giovanni edziĝis al Anna Massima kaj ankaŭ ties filo, Alessandro Agostino, faris la karieron eklezia, iĝante kardinalo en 1675. Ankaŭ kelkaj aliaj membroj de la familio estis same kardinaloj.[1]

Li studis pentrarton ĉe Cristoforo Roncalli. Crescenzi elstaris kiel artisto dum la papoperiodo de la papo Paŭlo la 5-a. En 1617 estis alvokita de la reĝo Filipo la 3-a de Hispanio kaj venis al Madrido. Ekde 1620, lia fundamenta laboro okazis ĉe El Escorial, kie li projektis kaj dekoris la Reĝan Panteonon. La sukcedanto de Felipe la 3-a, nome Filipo la 4-a, kiel rekono al lia laboro artista, havigis al li la markiztitolon de La Torre kaj nomumis lin membro de la Ordeno de Santiago.

Crescenzi laboris ankaŭ por la projekto de la Parko Retiro[2] kaj de la Kortega Prizono de Madrido (aktuala Palaco Sankta Kruco, sidejo de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Hispanio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Cardinals of the Holy Roman Church. Consistory of May 27, 1675, angle.
  2. El Palacio y los Jardines del Buen Retiro, de Antonio Bonet Correa.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Biografio en Artehistoria
  • Biografio en Biografías y Vidas
  • Baglione, Giovanni (1641). Giovanni Battista Passari. ed. Le Vite de’ Pittori, Scultori, Architetti, ed Intagliatori dal Pontificato di Gregorio XII del 1572. fino a’ tempi de Papa Urbano VIII. nel 1642. (Vivoj de la pentristoj, skulptistoj, arkitektoj kaj gravuristoj dum la papoperiodoj de Gregorio la 12-a en 1572 al Urbano la 8-a en 1642). Napolo, eldono de 1731; Digitaligita de Googlebooks. pp. paĝoj 249-252.