Giovanni Battista Martini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Profesoro Frato Martini

Giovanni Battista MARTINIGiambattista Martini, nomata Frato Martini (naskiĝis la 24-an de aprilo 1706 en Bolonjo, mortis la 3-an de aŭgusto 1784 samloke) estis itala komponisto kaj muzikteoriisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Giovanni Battista Martini ricevis unuan muzikinstruon de sia patro Antonio Maria Martini, violonisto kaj violonĉelisto. Pluaj instruistoj estis Frato Pradieri (klaviceno); Giovanni Antonio Riccieri (1679-1746) (kontrapunkto), Giacomo Antonio Perti (kompozicio), Angelo Predieri (1655-1731), Francesco Antonio Pistocchi.

En 1722 li aniĝis en la Minorito-ordeno. Li entreprenis cele al sia edukado longajn vojaĝojn kaj poste sin dediĉis nure al la muziko. En 1725 li fariĝis muzikdirektisto de la franciskana preĝejo en Bolonjo, kie li altiris la intereson per siaj komponaĵoj. Tie li fondis muziklernejon, kiun post lia morto pluestris lia lernanto Mattei ĝis en la 19-an jarcento kaj kiu edukis multajn renomajn artistojn de Italujo kaj el elsterlando. Kiel instruisto li preferis la malnovan roman kompozicitradicion. Li estis grava instruisto kaj muzikteoriisto, kiu posedis bibliotekon de proksimume 15.000 volumoj kaj pri muzikaj demandoj validis kiel plej alta instanco, pro kio oni konsultis lin pri multaj disputataĵoj. Johann Christian Bach apartenis al siaj lernantoj. Juna Wolfgang Amadeus Mozart lernis ĉe li kontrapunkton dum sia unua vojaĝo en Italujo. Ankaŭ aliaj komponistoj ŝatis la konsilon de Martini, ekz. Giovanni Battista Cirri, Vicente Martín y Soler, Christoph Willibald Gluck, Niccolò Jommelli, André Grétry, Antonio Boroni kaj aliaj.

Martini verkis gravajn instrulibrojn pri muziko kaj korespondis kun la plej renomaj muzikistoj kaj kleruloj el tuta Eŭropo. El liaj komponaĵoj oni foje aŭdas la flutkonĉerton en G-maĵoro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Padre Martini verkis krom 32 mesoj kaj rekviemo ĉefe ekleziajn komponaĵojn, la plej multaj restis nepublikigitaj, la “Liceo” en Bolonjo posedas plurajn manskribaĵojn, du oratoriojn, la "Litaniae atque antlphonae finales B. V. Mariae" el 1734 kaj multajn kantaton kaj ariojn. Entute li komponis 94 sonatojn por klavarinstrumentoj, inter ili la dek du "Sonate d'intavolalura, ses sonatoj por klaviceno kaj Duetti da camera" (sonatojn por fluto kaj ĝeneralbaso), 24 simfoniojn, inter ili „Sinfonia con violoncello e violino obbligati“ kaj plurajn konĉertojn por soloinstrumentoj kaj arĉinstrumentoj. Martini komponis kvin scenejajn verkojn, inter ili „L'Impresario delle canarie“ (1744).

Li plej grava heredaĵo estas la teoriaj verkoj:

  • Storia della musica, 3 Bde. Bologna, 1757-1781 (grandformita, tamen nekompletigita historio de la muziko)
  • Saggio fondamentale pratico di contrapunto sopra il canto fermo, 2 vol. Bolonjo, 1774-1775 (kompozicio)
  • Compendio della teoria de' numeri per uso del musico. Bolonjo 1769

Siajn kapablojn kiel komponisto li konservis en sia instrulibro "Saggio fondamentale pratico di contrapunto", tiun kiel muzikhistoriisto en sia fama "Storia della musica", kiu, kvankam nekompleta kaj manke de sistema aldordigo, tamen servis al multaj pli malfruaj muzikhistorioj kiel deirpunkto.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Anselm Pauchard: Ein italienischer Musiktheoretiker: Pater Giambattista Martini. Diss. Lugano 1941

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Giovanni Battista Martini » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3395659 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)