Giovanni Battista Ramusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johano Baptisto Ramuzo
(1485-1557)
La Terra De Hochelaga Nella Nova Francia, el la verko, Delle Navigationi et Viaggi, Ĝiakomo Kastaldi Treviso
La Terra De Hochelaga Nella Nova Francia, el la verko, Delle Navigationi et Viaggi, Ĝiakomo Kastaldi Treviso
Persona informo
Naskiĝo 20-a de julio 1485
en Trevizo,  Italio
Morto 10-a de julio 1557
en Padovo,  Italio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Alma mater Universitato de Padovo
Familio
Infanoj Paolo Ramusio vd
Profesio
Okupo verkistodiplomatogeografohistoriistokartografo vd
Verkado
Verkoj Navigationi et viaggi ❦
Description of Africa vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovan Battista Ramusio (1485-1557) estis itala diplomato, geografo kaj humanisto kaj la aŭtoro de la unua geografia traktaĵo de la moderna epoko. Li estis filo de Paŭlo Ramuzo, magistratano de la Venecia Respubliko, estis disĉiplo de la filozofo kaj humanisto Pietro Pomponazzi (1462-1525), partoprenis de la Akademio Aldina[1][2] kunlaborante kun ties fondinto, la fama humanisto kaj presisto Aldo Manuco, per kiu li prizorgis la aldinajn eldonojn de Kvintiliano, en 1514, kaj la Terza Deca[3] de Tito Livio, en 1519. Li interŝanĝis korespondaĵojn kun eminentaj gravuloj siaepoke, samkiel la beletristo Pietro Bembo (1470-1547) kaj la kuracisto kaj filologo Hieronimo Frakastoro (1476-1553).

Rafinita diplomato kaj profunda konanto de pluraj lingvoj, Ramuzo sendiĝis kiel ambasadoro de la Venecia Respubliko al diversaj eŭropaj kortegoj. Estas fama lia restado apud la kortego de la franca reĝo Ludoviko la 12-a kaj dum tiu periodo li multe interesiĝis pri la francaj espluatadoj en Nordameriko. Dum tiu tempoperiodo la Venecia Respubliko multe interesiĝis pri la marvojoj al Ameriko, kiu estis vidata kiel nova alloga merkato por la venecia komerco, kiu estis suferante la premon pro la otomana avancado en la Mediteraneo.

Per sia diplomatia amikeco, li facile sukcesis akiri la vojaĝoraportojn de la bretona ekspluatisto Jakobo Kartiero, sendita de la reĝo Francisko la 1-a al la Nova Francio. Pro sia granda kapableco pri mapodesegnado, per la nura priskribo de Kartiero, li sukcesis komponi la Lando de Hoŝelago aŭ Lando de la kastoroj, kiu prezentas multajn similaĵojn kun la teritorio de la kolonio de Vila Maria, la nuna Montrealo.

La doĝo postulis ke li faru detalajn mapojn pri ĉiuj komercaj havenoj kaj devigis lin mem pentri, en la apartamentoj de la Duka Palaco, unu geografian ĉarton kun ĉiuj havenoj de la Mediteraneo.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]