Giovanni Boccaccio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giovanni BOCCACCIO

La itala poeto Giovanni BOCCACCIO ([d͡ʒoˈvanni bokˈkatt͡ʃo], esperantigite Ĝovanni Bokkatĉo) naskiĝis 16-an de junio 1313 aŭ en Florenco aŭ en Certaldo apud Florenco. Li mortis je la 21-a de decembro 1375 en Certaldo.

Giovanni Boccaccio, kiu verkis itallingve kaj latine, estis la majstro de la novelo. Lia Dekamerono - kolektaĵo de noveloj ligitaj per kadra rakonto - esence influis la eŭropan literaturon kaj nuntempe estas konsiderata unu el la plej gravaj verkoj de la tutmonda literaturo.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Il filocolo (verkita 1336, eld. 1472)
  • Il filostrato (verkita 1338, eld. 1480)
  • Il Decamerone (verkita 1348-1353, eld.a 1470)
  • De casibus virorum ilustricum (verkita 1355-60, eld. 1475)

Tio aperis en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dekamerono <parto> ; Andreĉjo el Perugia ... (kvina novelo de la dua tago) ; Frederiko de Alberighi ... (naŭa novelo de la kvina tago) ; Chichibio, kuiristo de Konrado Gianfigliazzi ... (kvara novelo de la sesa tago) / [Trad. G. Waringhien].
En: Itala antologio : ekde la XIII-a ĝis la XIX-a jarcento / Hrsg.: Azzi, Giordano . – Milano, 1987. - p.92 - 113 : ilustr

Dekamerono : unuaj tri tagoj / Trad. Perla Martinelli, Gaston Waringhien. [Prefaco de Mario Luzi. Traduko de la baladoj: Giulio Cappa, traduko de la prefaco: Giorgio Silfer, kunlaboris Paola Gozzi Gorini kaj Kiril Velkov. - Prilly: Kooperativo de Literatura Foiro, 1995. - 320 p. : ilustr. ISBN 3-906595-10-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]