Giovanni Caboto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giovanni Caboto (1450–1498), plej bone konata sub la angligita nomo John Cabot, estis venecia malkovrinto kaj esploristo kiun oni ĝenerale rekonas kiel unu el la unuaj eŭropanoj surteriĝinta ĉe la ĉeflando de Nordameriko, kion li faris de la ŝipo Matthew en 1497.

Giovanni Caboto iris de sia naskiĝloko al Venecio (Italio) en 1461 kaj ricevis la venician civitanecon la 28-an de marto 1476. De Venicio li havigis al si navigan sperton dum komercaj vojaĝoj al Arabio, kiel ankaŭ la ideon navigi okcidenten por trovi alian kurson al la Spic-insuloj, la tiel nomata Norda Trairejo.

En 1490 Giovanni Caboto transloĝiĝis al Bristol (Anglio) kun siaj tri filoj, Ludovico, Sebastiano, kaj Sancto, kie li (krom dum vojaĝoj) pasigis la reston de sia vivo. Oni scias certe, ĉu li partoprenis la malsukcesintan ekspedicion de 1491, sed estas certe ke posta la sukcesa vojaĝo de Kolumbo en 1492 li decidis proponi la saman eblecon al Henriko la 7-a, kaj Anglio, anstataŭ al sia adoptita hejmlando Venecio aŭ iu alia de la italaj urbo-ŝtatoj. Finfine, la 6-an de marto 1496, Henriko la 7-a donis al Caboto kaj liaj tri filoj patent-leterojn kun la rajto serĉi insulojn kaj paganajn landoj okcidenten, orienten, kaj norden sub la flago de Anglio.

Eksplorado

Post malsukcesa provo en 1496, Caboto ekvojaĝis de Bristol sur la Matthew en majo de 1497. La vojaĝo estis seneventa, kaj li fine ekvidis teron monaton poste kaj surteriĝis ie ĉe la orienta marbordo de Nordameriko la 24-an de junio, eble Labradoro, NovlandoInsulo de Breton-Kabo (Kanado kaj Britio akceptas Kabo Bonavista (Novlando) kiel la oficialan surterigejon). Trovinte spurojn de loĝantoj, li esploris suden laŭ la marbordo. Li mapis la nordamerikan marbordon de Nov-Skotio ĝis Novlando.[1]

Caboto kredis ke li alvenis ĉe la nordorienta marbordo de Azio kaj revenis la 6-an de aŭgusto 1497. Ricevinte pozitivan akcepton, li planis reveni kaj poste daŭrigi sian vojaĝon al Japanio, kaj do havigis al si novajn patent-leterojn la 3-an de februaro 1498.

Oni proponis ke Richard Amerike, la ĉefa investinto je la dua transatlantika vojaĝo de Caboto, estas la persono de kies nomo venas la nomo Ameriko.[1] Kvin ŝipoj eknavigis al Novlando tiun jaron, sed survoje unu ŝipo damaĝiĝis dum ŝtormo kaj devis reveni. Oni neniam eksciis la sorton de la restantaj ŝipoj, kvankam estas indicoj sugestantaj ke Caboto atingis Amerikon duan fojon. Surbaze de la vojaĝoj de Caboto la britoj poste pretendis posedi Kanadon.[1]

Galerio

Referencoj

Eksteraj ligiloj

greke Historiaj leteroj pri la malkovroj de Caboto greke Biografio ĉe Dictionary of Canadian Biography Online

greke Catholic Encyclopedia "John & Sebastian Cabot" greke Encyclopaedia Britannica John Cabot greke Antaŭparolo kaj unuaj ĉapitroj Gibbons, Henry K. 1997. The Myth and Mystery of John Cabot: The Discoverer of North America. Marten Cat Publishers, Port Aŭ Basques, Newfoundland.

greke The John Day Letter 1497-1498 greke Home page of the Matthew replica kun informoj pri Caboto kaj la vojaĝo. greke memorejo John Cabot Insulo de Breton-Kabo (Nov-Skotio) greke Artikolo pri vojaĝoj de Vespucci kaj Caboto

Por legi plu pri ĉi tio

  • Wilson, Ian. (1996) John Cabot and the Matthew. Tiverton: Redcliffe Press. ISBN 1900178206.
  • La vivrakonto de Caboto prezentiĝis ĉe A Moment In Time en 2007