Giovanni Domenico Cassini
El Vikipedio
Giovanni Domenico CASSINI [ĝovani domeniko kasini] (naskiĝis en Perinaldo la 8-an de junio 1625, mortis en Parizo la 14-an de septembro 1712) estis itala matematikisto, astronomo, inĝeniero, kuracisto kaj vivsciencisto.
Li estis profesoro pri astronomio ĉe la Universitato de Bolonjo kaj, en 1671, iĝis estro de la Observatorio de Parizo.
Li malkovris kvar satelitojn de Saturno: Japeto (1671), Reo (1672), Diono kaj Tetiso (1684).