Giovanni Francesco Anerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Giovanni Francesco Anerio (ĉ.1567–entombigita je la 12-a de junio 1630) estis itala komponisto de la Roma Skolo en la malfrua renesanca kaj frua baroka epokoj. Li estis la pli juna frato de Felice Anerio. Sian gravecon Giovanni Francesco Anerio meritis pro sia kontribuo al la frua disvolvo de la oratorio; li reprezentis progreseman tendencon ene de la cetere konservema Roma Skolo, kvankam li ankaŭ partoprenis kelkajn el la stiltendencoj de sia frato ligitaj al tiuj de Palestrina.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Narni, kaj lian ekzaktan naskiĝdaton oni ne scias, li klare decidis iĝi sacerdoto ekde junaĝo. En 1583 li aliĝis la Oratorion de Filippo Neri ĉ. 1583. En 1595 li estis dungita kiel orgenisto ĉe San Marcello, kaj verŝajne iĝis maestro di cappella [kapelestro] ĉe la Baziliko de Sankta Johano Laterana sukcedante Francesco Soriano inter 16001601 kaj 1603. En 1609 li tenis similan postenon en la katedralo de Verona, lia unua dungiteco ekster Romo; tie li restis ĝis 1610, kiam li reiris al Romo kaj li restis tie, escepte kelkajn vojaĝojn, ĝis 1624 en diversaj okupoj (sacerdotiĝante en 1616). En 1624 li alprenis la pozicion de kapelstro de reĝo Sigismundo la 3-a de Pollando en Varsovio. Pollando havis diversajn viglajn muzikajn centrojn dum la malfrua 15-a kaj komenca 17-a jarcento inkluzive Krakovon and Varsovion, kaj ofte dungis italojn kaj germanojn; Anerio estis unu el la plej elstaraj eksterlandanoj loĝantaj tie. Malfeliĉe li neniam plu vidis Romon; li mortis dum la vojaĝo hejmen en Graz, Aŭstrio kaj estis entombigata tie la 12-a de junio 1630.

Muzikstilo[redakti | redakti fonton]

Giovanni Anerio estis pli progresema komponisto ol lia frato, kaj en la konservema medio de Romo dum la frua 17-a jarcento tio ĉi estis vere progresema. Multaj el liaj madrigaloj estis monodioj aplikantaj stilon venantan el Florenco kaj aliaj lokoj en norda Italio; male liaj motetoj kaj mesoj estas konservemaj kaj aplikas la stilon de Palestrina, kvankam la motetoj enhavas figuritan bason, alia novaĵo el la unua jardeko de la 17-a jarcento. Kelka influo de Viadana evidentas en tiuj ĉi komponaĵoj.

Kelkaj el liaj mesoj estas plurĥoraj kun space separataj grupoj de kantistoj. Kvankam tiu ĉi estis tekniko disvolvita en Venecio, ĝi estis vaste aplikata fine de la 16-a jarcento: preskaŭ ĉiuj komponistoj de polifonia sakrala muziko uzis la plurĥorecon kelktempe, speciale tiuj, kiuj laboris en grandaj resonaj haloj kiel la plimulto de la katedraloj en Eŭropo.

La plej grava sukceso de Anerio la pli juna tamen estis lia Teatro armonico spirituale de 1619, kiu estas verŝajne la unua oratorio. Ĝi enhavas la plej fruan postvivantan obbligato (la deviga dispono de konkretaj instrumentoj al difinitaj voĉoj) de la Roma Skolo. Instrumentado estis indikata per nekutima akurateco, kaj la alternaj instrumentaj kaj voĉkantaj pasaĝoj ege influis la verkojn de la sekvontaj jardekoj. Diference al la verkoj de la Venecia Skolo, el kiuj multaj estis esence grandiozaj motetoj, la Teatro armonico spirituale estis skribitaj en la itala; ĝi inkludis historiojn muzike rakontitajn, sed ne aktoritajn (kiel ekz. en opero); kaj kantvoĉoj kaj instrumentoj alternis de movimento al movimento. La peco enhavis muzikigojn de la rakonto pri la Malŝparema Filo kaj la Konversio de Saŭlo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Giovanni Francesco Anerio estis produktiva komponisto kaj li skribis motetojn, litaniojn, antifonojn, "sakralajn konĉertojn", responsoriojn, psalmojn, madrigalojn, multajn variajn muzikajojn sakralajn kaj profanajn, samkiel manplenon da instrumentaĵoj. La plejmulto el siaj verkoj estis publikitaj en Romo, neniu verko el sia laborperiodo en Pollando tamen estas identigebla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]