Giovanni Legrenzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Legrenzi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1626 (1626-08-12)
en Clusone
Morto 27-an de majo 1690 (1690-05-27) (63-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Giovanni Legrenzi (bapt. 12-a de aŭgusto 1626 en Clusone ĉe Bergamo; † 27-a de majo 1690 en Venecio) estis Itala komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sian unuan muzikan edukadon Legrenzi ricevis de sia patro, violonisto kaj komponisto. Jam en la aĝo de 19 jaroj Legrenzi 1645 estis dungita kiel orgenisto de la preĝejo Santa Maria Maggiore en Bergamo. Post kiam li estis ordinita en 1651, li ankaŭ laboris tie kiel pastoro. Kun la kapelestro Maurizio Cazzati same aktiva ĉi tie li praktikis intiman kunlaboron. Iliaj triosonatoj en la stilo de la eklezia sonato oni prezentis dum la mesoj.

El tiu ĉi epoko originas liaj unuaj komponaĵoj, kiuj montras lin ĝuste en la ĉambromuziko kiel antaŭulo de Arcangelo Corelli.

En 1656 li estis alvokita kiel kapelestro ĉe la Accademia dello Spirito Sancto en Ferrara. Tiun oficon Legrenzi plenumis ĝis 1665. Tie en Ferrara li komencis komponi ankaŭ sub la influo de Hippolito Bentivoglio. Inter 1665 kaj 1681 liaj agadoj nur ŝpareme estas dokumentitaj, sed eble li instruis ĉe la Venecia Ospedale dei Mendicanti iam dum tiu tempo. Legrenzi ĉiam reprovis ricevi pli bone dotitajn oficojn. Li vane kandidatiĝis en Venecio (1665), Milano (1669), Parma (1670), Bolonjo (1671), kaj la oficon de muzikisto ĉe la Franca kortego li ne povis alpreni pro malsaniĝo.

En 1671 Legrenzi setlis en Venecio. Tie oni alvokis lin en 1681 kiel vickapelestro de la katedralo Sankta Marko, kaj kvar jarojn poste li avancis al Maestro di capella [kapelestro].

En la aĝo de 64 jaroj Giovanni Legrenzi mortis la 27-an de majo 1690 en Venecio. Kun li Italio perdis unu el la grandaj komponistoj de la baroko.

Efiko[redakti | redakti fonton]

Legrenzi estis unu el la plej elstaraj komponistoj en Venecio dum la malfrua 17-a jarcento kaj li ege influis la evoluon de malfrubarokaj muzikaj ĝenroj en norda Ialio. Liaj verkoj ampleksas operojn, sakralan muzikon voĉkantan kaj diversspeca instrumentmuzikon. Inter liaj disĉiploj estis Francesco Gasparini, Antonio Lotti kaj Giovanni Varischino. Johann Sebastian Bach i.a. komponis fugon en B minoro por orgeno pri temo de Giovanni Legrenzi.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • L'achille in Sciro (1663)
  • Adone in Cipro (1676)
  • Anarchia dell' imperio (1683)
  • Antioco il Grande (1681)
  • Il Creso (1681)
  • Il divisione del mondo (1675)
  • Il due Cesari (1683)
  • Eteocle e Polinice (1675)
  • Germanico sul Reno (1676)
  • Giustino (1683)
  • Ifianassa e Melampo (1685)
  • Lisimaco riamato da Alexandro (1682)
  • Nino, il Giusto (1662)
  • Ottaviano Cesare Agusto (1682)
  • Il Pausanias (1682)
  • Publio Elio Pertinance (1684)
  • Totila (1677)
  • Zenobio e Radamisto (1665)

Kantvoĉa muziko[redakti | redakti fonton]

  • Armonia d’affetti devoti, op. 3, por 2 – 4 vocoj (1655)
  • Salmi a 5, op. 5, por 3 voĉoj kaj 2 violonoj (1657)
  • Sentimenti devoti espressi con la musica, op. 6, por 2 – 3 voĉoj (1660)
  • Compiete con le Lettanie e Antifone por 5 voĉoj, op. 7 (1662)
  • Sacri e festivi consentí a 2 cori con strumenti, op. 9 (1667)
  • Acclamationi divote a voce sola, op. 10 (1670)
  • Cantate e Canzonette a voce sola, op. 12 (1676)
  • Idee armoniche estese per 2 e 3 voci, op. 13 (1678)
  • Echi di riverenza di Cantate e Canzoni, op. 14 (1678)
  • Motetti a 2 e 3 voci, op. 15 (1689)
  • Motetti sacri a voce sola con 3 strumenti, op. 17 (1692)

Oratorioj (nepublikitaj)[redakti | redakti fonton]

  • Oratorio del Giudizio (1665)
  • Sedecia e Il Prezzo del cuore humano (1676)
  • Gli Sponsali d’Ester (1676)
  • La Morte del cuor penitente (1705)

Instrumentmuziko[redakti | redakti fonton]

  • 18 Sonate da chiesa a due e tre Libro Primo op. 2 (Venecio 1655) portas la nomojn de Veneciaj nobelarfamilioj.
  • 30 Sonate da camera et da chiesa Libro Secondo op. 4 (Venecio 1656)
  • 16 Sonate a due, tre, cinque e sei Libro Terzo op. 7 (Venecio 1663)
  • "La Cetra" 16 Sonate a due, tre e quatro Libro Quatro op. 10 (Venecio 1673)
  • 16 Balletti e Correnti a cinque stromenti con il basso continuo, per il cembalo Libro Quinto op.16 (Venecio 1691)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Giovanni Legrenzi en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")