Johano Manardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Giovanni Manardo)
Johannes Manardus
(1462-1536)
Epistolae Medicinales - 1549
Epistolae Medicinales - 1549
Persona informo
Naskiĝo 24-a de julio 1462
en Ferrara,  Italio
Morto 8-a de marto 1536
en Ferrara,  Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Duklando Feraro vd
Alma mater Universitato de Ferrara
Profesio
Okupo kuracistobotanikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni Manardo (1462-1536) (naskiĝis en Ferrara, en la 24-a de julio 1462 - mortis en Ferrara, en la 8-a de marto 1536) estis itala kuracisto, botanikisto kaj humanisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis disĉiplo de la humanisto Niccolò Leoniĉeno al kiu li sukcedis kiel profesoro pri Medicino en la Universitato de Ferrara, kaj privata kuracisto de la reĝo Ladislao la 2-a inte 1513 kaj 1518. Li havis intensan profesian vivon. Post komenci instrui en la liceo de sia naskiĝurbo, li fariĝis persona kuracisto de la familio de Johano Piko de la Mirandolo inter 1493 kaj 1504. Kiam li lasis siajn laborojn el na hungara kortego, li reiris al Ferrara, per prizorgi la sanon de Alfonso la 1-a. En 1533, kune kun alia lernanto de Leoniĉeno, Ludovico Bonaccioli (1475-1536)[1] li strebis en la serĉado de kuracistoj, kiuj vane, penis trakti la sanon de Ludovico Ariosto.

En 1494, post la morto de Piko de la Mirandolo, el kiu li estis kuracisto, Manardo sin dediĉis al la publikigado de la celebra "Disputationes adversum astrologiam divinatricem"[2] verkita de Mirandolo, kie, la itala filozofo, farante fortan kritikon al la astrologiaj praktikoj, realigis tranĉan diferencon inter la matematika aŭ spekulacia astronomio, kiu permesis la konadon de la harmonia realeco de la universo, kaj la juĝa aŭ aŭgura astrologio, kiu malkaŝadis la estontecon de la homoj surbaze de astraj konjunkturoj. Tiu temo furoris tiuepoke, aldone al la streĉaj debatoj tra la tuta Eŭropo rilate al sifiliso, ĉefe ene de la kunteksto de la disputoj inter Ferrara kaj Lepsiko. Manardo aktive partoprenis kaj eldonis la faldfolion "De erroribus Symonis Pistoris de Lypczk circa morbum gallicum"[3], publikigita en Nurenbergo, en 1500.

Se, en 1521, ĉe komento de la "Ars parva" de Galeno, li donis provon je sia kapableco pri la aplikado de la kanonikaj leĝoj rilate al filologio, tamen, lia vasta klereco estus konfirmita super ĉio dank'al la "Epistolae medicinales", bonvena verko, fragmente publikigita ekde 1528, kaj nur post lia morto estis plene eldonita, en Bazelo, en 1540, kie registriĝis sennombraj eldonoj. La medicinaj leteroj ĝisperfekte kombinis la tradiciojn de la konsilioj, instancoj kaj filologiaj debatoj pri medicino kaj botaniko rilate al la farmakologiaj terminoj. Tiu verko, krom kritiki la botanikajn konojn ricevitajn de la araba medicino, priskribis je la unua fojo la anteron de la floroj (kiuj apartenis al la angiospermoj) kaj aparte influis François Rabelais-on, kiu ĝin ree publikigis en Liono, ĉar li konstatis ke tiuj epistoloj estis kontribuaĵo por la restarigo de la prestiĝo, kiun la medicino ĝuis en la antikveco.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De erroribus Symonis Pistoris de Lypczk circa morbum gallicum - 1500
  • Epistolae medicinales - 1521
  • Galeni ars medicinalis, Galen, Niccolò Leoniceno - 1525
  • Pselli de victvs ratione ad Constantinum Imperatorem libri II.: Rhazae, cognomento Experimentatoris, de Pestilentia liber, Michael Psellus, Giorgio Valla - 1529
  • De victus ratione ad Constantinum imperatorem libri II.: Rhazae, cognomento experimentatoris, De pestilentia liber, Michael Psellus, Andreas Leennius, Giorgio Valla - 1529
  • Claudii Galeni ... Artem medicinalem, inscripsit, Galeno, Joannes Agricola Ammonius, Niccolò Leoniceno - 1541
  • In Galeni doctrina et Arabum censura celeberrimi...: Epistolarum medicinalū libros xx... Eiusdem in Ioan. Mesue simplicia et composita annotationes... - 1549
  • Contro alla peste Marsilio Ficino, Niccolò Lorenzini, Niccolò Rainaldi, Tommaso del Garbo - 1576
  • Modo di conservarsi sano, per regola di vita: non solo quando è la peste, ma in tutti gl'altri tempi, Silvano Razzi, Marsilio Ficino, Giovanni Antonio Lini, Tommaso del Garbo - 1577
  • Ioannis Mesuae... Opera De medicamentorum purgantium delectu, castigatione ..., Johannes Mesue, Mondino de Liuzzi, Francesco di Piedimonte, Giovanni Costeo, Christophorus Georgius de Honestis, Pietro D'Abano, Jacques Dubois - 1581

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Treccani
  2. Debatoj kontraŭ la aŭgura astrologio.
  3. Pri la eraroj de Simon Pistoris el Lepsiko rilate al la franca malsano (sifiliso).
  4. Personensuche
  5. Personensuche
  6. Personensuche


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj