Giovanni Maria Nanino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Maria Nanino
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1544 (1544-01-01)
en Tivoli
Morto 11-an de marto 1607 (1607-03-11) (63-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Familio
Frat(in)o Giovanni Bernardino Nanino
Okupo
Okupo komponistokantisto
vdr

Giovanni Maria Nanino (ankaŭ Nanini) (15431544 - 11-a de marto 1607) estis komponisto kaj muzikinstruisto itala de la renesanco. Li estis membro de la Roma Skolo kaj la plej influa instruisto en Romo dum la malfrua 16-a jarcento. Li estis ankaŭ la pli maljuna frato de la komponisto Giovanni Bernardino Nanino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nanino naskiĝis en Tivoli kaj kiel knabo li kantis sopranon en la ĥoro de la katedralo de Viterbo. En 1560 li studis verŝajne ĉe Palestrina en la preĝejo San Luigi dei Francesi en Romo; en ĉiu kazo li iĝis kapelmajstro en tiu preĝejo post kiam Palestrina rezignis la postenon. En 1577 li eniris la papan ĥoron kiel tenoro kaj restis tie por la resto de sia vivo, per il resto della sua vita, laŭokaze alprenante la postenon de kapelmajstro.

Dum la 90-aj jaroj de la 16-a jarcento li estis multrenoma kiel instruisto kaj multaj ontaj komponistoj studis ĉe li kaj kantis en lia ĥoro. Inter tiuj oni povas mencii Felice Anerio, Antonio Cifra kaj Gregorio Allegri (komponisto de la fama Miserere).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Nanino ne estis komponisto tre fekunda, sed non fu un compositore molto prolifico, sed li distingiĝis per siaj madrigaloj, kiuj estis ege popularaj siatempe. Ĉiuj kolektoj da madrigaloj, kiuj estas publikitaj en Romo, ĉiam enhavis kelkajn muzikaĵojn de Nanino, ofte sur la unuaj paĝoj de la libro kaj antaŭ tiuj de Palestrina.

El stila vidpunkto liaj madrigaloj estis ege variaj. Eĉ se ili ne atingis la nombron de Luca Marenzio, kiu skribis 500-on da madrigaloj, Nanino ne nur skribis verkojn seriozastilajn kontrapunktajn, sed ankaŭ tiuj de tipo pli leĝera en formo de kanzono. Laŭ punkto de la esprimpovo oni ofte komparas lin kun Marenzio. Krom siaj famaj madrigaloj li skribis ankaŭ motetojn, pecojn el la libro de la plorkantoj, kanonojn kaj sakralajn kantojn. En 1980 estis publikita eldono nekompleta kaj pro tio multaj el siaj verkoj restas manuskriptoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (angle) Gustave Reese, Music in the Renaissance. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4
  • (angle) Artikolo "Giovanni Maria Nanino," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, eld. Stanley Sadie. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2