Giovanni Pascoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giovanni Pascoli

Giovanni PASCOLI (naskiĝis la 31-an de decembro 1855, mortis la 6-an de aprilo 1912) estis itala poeto kaj klasika studisto.

Li naskiĝis en vilaĝo San Mauro di Romagna, kie lia patro administris bienon de romaj princoj. La impresoj, la sugestoj de la kampara medio, de la naturo, kiujn li ricevis dum sia infaneco restos ĉiam vivaj en lia koro kaj influos lian poezion. La patro sendis lin sepjaran studi en religia kolegio en Urbino kaj li revenis al la kampara hejmo dum la libertempo.

Li estis dekdujara, kiam la patro, reveninte hejmen vespere sur ĉaro, estis murdita per fusilkuglo, pafita de nekonato. Tiu tragika okazaĵo konsternis lin kaj stampis, en lian psikon, porĉiaman penson pri la neklarigebla tragika destino de la homo: kaj tio ankaŭ influos la temojn kaj la tonojn de lia poezio. Komenciĝis malfacilaj mizeraj jaroj por lia multnombra familio: la situacio pligraviĝis pro la morto de la patrino. Ricevinte stipendion, li, dudekjaraĝa, vizitadis la beletrajn kursojn ĉe la universitato de Bologna.

Post kelkaj jaroj mortis la plejaĝa frato, kiu mastrumis la familion; tio premis lin en mornan situacion: li forlasis la studojn, suferis mizeron kaj, pri ribela sento kontraŭ la maljustaĵojn, aliĝis al la unua Internacio. Okaze de protesta manifestacio li estis enkarcerigita; kiam, post kelkaj monatoj, li eliris el la karcero, li ne plu estis ribelulo, sed viro konscia pri la kruda homa destino kaj kredanta, ke nur valoras la pietato kaj la internacia frata solidareco.

Li sukcesis doktoriĝi pri itala literaturo kaj instruis en liceoj de pluraj urboj; en Castelvecchio di Barga (Toskanio), en kampara domo li trovis sian hejman rifuĝejon vivante kun la zorgema fratino Maria. Li profesoris poste en universitatoj de Messina, Pisa, kaj fine de Bologna, kie li anstataŭis Carducci. Li mortis en 1912 en Bologna, kaj estis entombigita en Castelvecchio ĉe lia amata rifuĝejo.

Lia poezio antaŭanoncas la Dekadencismon de la poetoj de la dudeka jarcento: li esprimas en siaj versoj, per kvazaŭ infana naiveco, la miron pri la ĉeesto de arkana mistero en la homa vivo, en la naturo; li estis soleca poeto, kapabla senti kaj mirinde esprimi la etaĵojn de la mondo. Ritmoj novaj, onomatopeoj, kvazaŭ melodiaj agordoj kaj silentopaŭzoj estas en liaj versoj: per ili esprimiĝas intima muziko kongrua kun la enhavo. Lia poezia produktaĵo estas tre vasta; ankaŭ liaj latinlingvaj poemoj estas valoraj: fakte plurfoje li gajnis la unua premion en la amsterdamaj konkursoj de latina poezio.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

El la latina Luigi Minnaja esperantistigis Thallusa; eld. 1969 Roma.

El la itala Nicolino Rossi tradukis Myricae (Mirikoj); versa esperantigo de la tuta poemaro; Edizioni EVA, 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]