Giovanni Prati

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Prati
Persona informo
Giovanni Prati
Naskiĝo 27-an de januaro 1814 (1814-01-27)
en Lomaso
Morto 9-an de majo 1884 (1884-05-09) (70-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Alma mater Universitato de Padovo vd
Partio Historical Left vd
Profesio
Okupo poeto • politikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni PRATI ([Ĝovanni Prati] ; naskiĝis la 1815 en Dasindo, mortis 1884 en Romo) estis itala poeto kaj politikisto.

Naŝkiĝinta en Dasindo (hodiaŭ frakcio de Komunumo Comano Terme), en Trentlando tiutempe parto de la Aŭstri-Hungara Imperio, li pasigis aliloke la plimulton el sia vivo (Padovo, Milano, Venecio, Torino, Florenco, Romo), ĉar admiranto kaj subtenanto de la piemonta dinastio Savojo. Pro lia ital-amika agado, la aŭstria registaro lin forpelis el la Lombarda-Venetia Regno (ankaŭ Milano kaj Venecio tiam apartenis al la Imperio), kaj aliflanke la Registaro de la Grand-Duklando de Toskanio (sub dinastio Habsburgo-Loreno) rifuzis al li la politikan rifuĝ-rajton.

Elektita en 1861 Deputito ĉe la Parlamento de unuiĝinta Italio, kun Torino ĉefurbo de la nova Regno, li sekvis la registaron unue al Florenco kaj poste al Romo; nomumita Membro de la Lingva Akademio “della Crusca”, konsiliano de la Supera Konsilantaro de Publika Instruado kaj Senatano, li mortis en Romo en 1884.

Postmorte li reiris al Trentio (li estas entombigita en Dasindo).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto ekzistas la versioj de kvar liaj poeziaĵoj:

  • A M… (Ino, se iam falos vido via), trad. Aldo de’ Giorgi, Itala Antologio, 1987, pag. 378; reproduktita en “Trentlando - verkistoj, legendoj, kantoj”, FEI, Milano 2014, paĝoj 17-18;
  • Il canto di Igea (Kanto de Higiea), trad. Enrico Dondi, “Itala Antologio”, 1987, paĝoj 379-382; riproduktita en “Trentlando - verkistoj, legendoj, kantoj”, FEI, Milano 2014, paĝoj 18-22;
  • Paco (trad. Carlo Minnaja, “Trentlando - verkistoj, legendoj, kantoj”, FEI, Milano 2014, paĝo 22);
  • En horo, kiam (trad. Carlo Minnaja, “Trentlando - verkistoj, legendoj, kantoj”, FEI, Milano 2014, paĝoj 22-23).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Giuseppe Amoroso, Giovanni Prati. Voci borghesi e tensione romantica, Ed. Giannini, Napoli 1973
  • Giuseppe Amoroso, Scritti inediti e rari di Giovanni Prati, Ed. Cappelli, Bologna 1977
  • Tufarulo, G,M.- Risorgimento, Naturalismo e politica nel Prati- Silarus,1999,n° 202