Giovanni Saggiori

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giovanni SAGGIORI (saĝiori) (ps. Geo de Sabajoz), nask. la 22-an de junio 1892 en Legnago, mortis la 29-an de majo 1984 en Padovo, estis itala historiisto, radioteknikisto kaj eksurbestro en Fosso (1927-1930).

Saggiori interesiĝis pri Esperanto ekde 1908. Partoprenanto de la 8-a UK 1912 en Krakovo (Pollando), li rencontiĝis dum la kongreso kun L. L. Zamenhof. Delegito de UEA de 1913. Prof. de Esperanto. Fondis grupojn en Legnago, Padovo, Cittadella, Piazzola, ktp. Estris E-fakon de Internacia Specimena Foiro de Padovo de 1922. Kursoj en Padovo ktp. Organizis la nacian E-kongreson 1931.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kunlaboris por Italio en la Teknika Vortaro (Vol. VIII.)[1] de Alfred Schlomann kun Tiard, 1925. Trad. el Esperanto al itala Fine mi komprenas la radion de Eŭgeno Aisberg, 1930, trad. el itala „Gvidlibro tra Padova“. Verkinto de multaj artikoloj koncernantaj la internacian lingvon kaj la italan historion, li publikigis en 1972, en itala lingvo, "Padova, nella Storia delle sue strade" (415 pp.+ 26 ill.; Piazzon Ed., Padova).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Teĥnika vortaro. 8. Armita betono en sur- kaj subteraj konstruaĵoj. 42 folioj.