Giovanni Villani

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giovanni Villani
Statuo de Giovanni Villani en la Loggia del Mercato Nuovo.
Statuo de Giovanni Villani en la Loggia del Mercato Nuovo.
Naskiĝis Ĉ. 12761280
en Florenco Florenco
Mortis 1348
en Florenco Florenco
Profesio Kronikisto, bankisto, diplomato
Ĝenroj Kroniko
Notindaj verko(j) Nuova Cronica
v  d  r
Information icon.svg

Giovanni VILLANI (naskiĝis ĉ. 12761280 - mortis en 1348)[1][2] estis itala bankisto, diplomato kaj kronikisto el Florenco. Li ĉefe famiĝis kiel la verkinto de la Nuova Cronica, ampleksa kroniko pri la historio de Florenco. Villani estis eminenta florenca oficialulo, sed akiris malbonan reputacion kaj estis dumtempe enkarcerigita post la bankroto de la komerca kaj banka kompanio, en kiu li laboris.

Li cetere multe interesiĝis pri ekonomiaj analizoj kaj statistikaj informoj, kaj montriĝis precipe sagaca observanto de la florenca politika vivo, tiel ke li estas rigardebla kiel kronikisto pli moderna ol tiuj de frua mezepoka Eŭropo[3]. Lia Cronica aperas kiel la plej frua grava verko en la historio de statistiko[4]. La historiisto Kenneth R. Bartlett tamen rimarkis, ke "lia fido pri ceteraj elementoj kiel la Dia providenco daŭre parencigas lin al la mezepoka regiona kronika tradicio": li do pro tio ne plene kompareblas al siaj renesancaj posteuloj[5]. Per la ripetantaj temoj kaj historiaj raportoj de sia kroniko, Villani emfazas tri ĝeneralajn tezojn pri malvirto kaj moralo, kiuj liaopinie gvidas la disvolviĝon de homa historio: ekcesoj nepre kaŭzas katastrofojn, fortoj de bono kaj malbono estas senĉese interbatalantaj, kaj ĉiuj okazaĵoj iel rilatas al la volo de Dio.

Villani havis la ideon verki sian Cronica-n, post kiam li ĉeestis la jubilean ceremonion de la jaro 1300 en Romo kaj ekkonsciis pri la jam longa historio de Florenco. Li en sia verko raportis la okazaĵojn unu jaron post la alia, kaj tiel respektis tre linian strukturon. La verko de Villani proponas multajn ofte kompleksajn detalojn pri la plej gravaj historiaj okazaĵoj de la urbo, ekzemple pri konstruprojektoj, inundoj, incendioj, malsategoj kaj epidemioj iam okazintaj en Florenco aŭ pli ĝenerale en Toskanio[6][7][8].

Dum li daŭris sian kronikon kaj priskribis la multnombrajn mortojn kaŭzitajn de la Nigra Morto en 1348, Giovanni Villani mortis ĝuste pro tiu epidemio[9]. La redaktado de la Cronica estis daŭrigita de liaj frato kaj nevo. La verko de Villani estis laŭdita, sed ankaŭ kritikita de pli modernaj historiistoj. Plejmultaj kritikoj temas pri la ekcesa rolo de paranormaleco en la disvolviĝo de la priskribitaj okazaĵoj, sed ankaŭ pri la strukturo de la verko kaj pri troa glorigo de la papeco kaj Florenco.

Vivo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo fare de Giotto di Bondone (ĉ. 1237 - 1337) en la baziliko Santa Croce de Florenco, ene de la kapelo posedita de la Peruzzi-bankistoj.

Giovanni Villani naskiĝis en mezriĉa florenca familio de negocistoj. Li estis la filo de Villano di Stoldi di Bellincione, kiu mem devenis de malnova kaj respektita familio de negocistoj[10][11]. Giovanni Villani aniĝis al la florenca gildo Arte di Calimala ekde la jaro 1300, kaj tie oficis en la okmembra mercanza-konsilio[10][11]. Li dum la sama jaro vizitis Romon okaze de la jubileo pri la komencinta 14-a jarcento. Post kiam li observis la famajn, antikvajn monumentojn de Romo kaj konsciis pri la graveco de ties eminentuloj, li havis la ideon verki kronikon rilate al la universala historio de Florenco, laŭ strikte kronologia, linia strukturo (unu jaron post la alia)[5]. Dum la unuaj jaroj de la 14-a jarcento, li akiris politikan lertecon pere de vojaĝoj tra Italio, Svislando, Francio kaj Flandrio en la nomo de la banko Peruzzi, de kiu li estis akciulo inter 1300 kaj 1308[9][12]. Vojaĝante eksterlanden kiel agento de la kompanio, Villani ricevis regulan dungomonon krom la profito de siaj akcioj[13]. La 15-an de majo 1306, unu el la plej frutempaj mon-interŝanĝaj kontraktoj (cambium) rilate al la urbo Bruĝo menciis du nomojn : Giovanni Villani, reprezentanto de la kompanio Peruzzi, konsentis pruntodonon al Tommaso Fini, reprezentanto de la kompanio Gallerani de Sieno[14]. Villani kaj lia frato Matteo translokis la plej grandan parton de sia ekonomia aktiveco al la firmao Buonaccorsi en 1322. Giovanni Villani fariĝis kundirektoro de Buonaccorsi en 1324[9].

Villani revenis al Florenco en 1307, kie li edziĝis kaj daŭre enloĝiĝis kiel loka politikisto. Li fariĝis unu el la prioroj de Florenco en 1316 kaj 1317, kam dum la sama periodo partoprenis en la subtilaj diplomataj traktadoj, el kiuj rezultis paco inter Pizo kaj Lucca[2]. Giovanni Villani cetere responsis pri monfabrikado ekde la jaro 1316 : li kolektis ĉiujn arkivojn kaj kreis registron de ĉiuj moneroj jam kreitaj en Florenco[2]. En 1321, li estis denove elektita kiel prioro, kaj en 1324 oni komisiis al li ekzameni projekton de rekonstruado de la urbaj ĉirkaŭmuroj[2]. Li akompanis la florencan armeon al la batalo kontraŭ Castruccio Castracani, landsinjoro de Lucca, kaj cetere ĉeestis la malvenkon de Florenco en Altopascio. En sia Cronica, Villani proponis detalan raporton pri tiu periodo kaj provis klarigi, kial Florenco ne sukcesis akiri Lucca post la morto de Castruccio Castracani[15].

Grava malsatego trafis la tutan Toskanion en 1328. Inter 1329 kaj 1330, Villani oficis kiel la urba magistratano responsa pri la provizoj kaj pri la protektado de Florenco kontraŭ la plej gravaj konsekvencoj de la malsatego. Por iom mildigi la graviĝantan nivelon de malsato kaj kvietigi la toskanajn kamparanojn, oni haste importis tritikon el Sicilio al la toskana haveno Talamone. 60 000 italaj florinoj estis elspezitaj de la florenca municipo por kontribui al tiu ĝenerala klopodo. La panbakejoj de ĉiuj panistoj estis rekviziciitaj de la florenca registaro, tiel ke kelkaj panbuloj daŭre estu venditaj je moderaj prezoj al la ribelemaj kaj malsategaj mizeruloj de la urbo[16].

Villani estis la superintendanto de la konstruado de la bronzaj pordoj de Andrea Pisano, por la baptejo de Florenco.

Villani estis sendita por alia diplomata komisio en 1329, tiufoje al Bolonjo por renkonti la kardinalon Bertrand de Pouget[9]. Ekde 1330 kaj 1331, li cetere fariĝis superintendanto rilate al la konstruado de la bronzaj pordoj de Andrea Pisano por la baptejo Sankta Johano de Florenco[2][9]. En la sama periodo, li rangaltiĝis kiel konsulo por sia gildo Arte di Calimala, kaj superkontrolis la starigon de la kampanilo de la preĝejo Badia Fiorentina[17]. Kune kun aliaj florencanoj, Villani krome estis sendita kiel ostaĝo al Ferrara por garantii la pagon de florenca monŝuldo. Li restadis tie dum kelkaj monatoj en la jaro 1331.

Villani kutime esprimis optimisman vidpunkton en siaj tekstoj. Lia stilo tamen ŝanĝis dum la nedaŭra reĝimo de Valtero la 6-a de Brienne, tirano invitita al Florenco, al kiu oni konfidis la signoria de Florenco (tio estas neoficiala ŝtatpotenco)[18]. Villani fakte pli kaj pli konvinkiĝis, ke la Apokalipso kaj Lasta Juĝo estis baldaŭaj, ne nur pro la malprospero de siaj propraj aferoj sed ankaŭ pro variaj naturaj katastrofoj kaj pro la komenco de la Nigra Morto en Eŭropo[19]. La bankroto de la kompanio Buonaccorsi kaŭzis la akuzigon kaj enkarcerigon de Villani en la jaro 1346, ĉar li viciĝis inter la plej gravaj membroj de tiu firmao[20][21]. Aliaj bankoj ankaŭ spertis bankrotojn dum tiu periodo, ekzemple la banko Peruzzi en 1343 kaj la Compagnia dei Bardi en 1346 (la du kompanioj estis kuniĝintaj en komuna entrepreno depost 1336). Villani kalkulis, ke la familio Peruzzi perdis proksimume 600 000 florinoj eĉ antaŭ sia bankroto, dum la familio Bardi liadire perdis preskaŭ 900 000 florinojn[22]. Villani atribuis tiun malsukceson al la grandegaj monpruntaĵoj konsentitaj de la du kompanioj al Eduardo la 3-a de Anglio, kiu neniam repagis ilin. La historiisto Edwin S. Hunt tamen malkonsentas kaj sugestas, ke la firmaoj simple ne havis sufiĉan kapitalon por konsentis tiajn pruntaĵojn, kiuj verŝajne ne estis tiel gigantaj kaj ne konsistigis la ĉefan kialon de la bankrotoj[23]. Bardi kaj Peruzzi estis nur du el la multaj eŭropaj bankoj, el kiuj Eduardo la 3-a akceptis pruntaĵojn. Al la plej eminentaj florencaj familioj ŝuldis Eduardo entute nur 63 000 florinoj en 1348 : eĉ ne granda kvanto da malgravaj pruntistoj kaj investistoj estus povinta prunti al Anglio la monsumon menciitan de Villani[24]. La 400 000 florinoj, kiujn laŭ Villani ŝuldis Eduardo al la Peruzzi-banko, ekzemple egalis al la tuta dungomono de 30 000 laboristoj de la florenca teksaĵmanufakturoj en 1338[25]. Hunt asertis, ke la malprospero de la florencaj bankoj ŝajne parte originis pro la ekspansiema politiko de Florenco en Toskanio : la urbo esperis, ke tiuj novkonkeritaj teritorioj garantius plian sekurecon por florenca komerco en Nord-Eŭropo. Ili tute kontraŭe necesis multekostajn batalojn kaj enspezigis nur malmultan profiton[26]. Krom la debateblaj nombroj proponitaj de Villani pri la kompanioj Peruzzi kaj Bardi, historiistoj ankaŭ pruvis, ke pluraj okazaĵoj priskribitaj en la Cronica rilate al la bankroto de la banko Buonaccorsi estis skribitaj por intence kaŝi veraĵojn pri la fraŭdoj de tiu kompanio. Laŭ Miller, "tio estas unu el la plej konvinkaj konkludoj" de la verko de la historiisto Michele Luzzati, titolita Giovanni Villani e la Compagnia dei Buonaccorsi (1971)[27][28].

Blazono de la gildo Arte di Calimala, al kiu apartenis Giovanni Villani.

Villani kaj la familio Buonaccorsi akiris aĉan reputacion ekde la jaro 1331, kiam Villani estis akuzita (kaj senkulpigita) pri fraŭdoj okaze de la konstruado de tria ĉirkaŭmuro en Florenco[9]. Karlo de Kalabrio konsentis al la familio Buonaccorsi la rajton imposti tri el la ses distriktoj de Florenco, kio kaŭzis plian malpopulariĝon de Villano inter florencaj civitanoj[9]. Komence de junio 1342, la kunlaborantoj kaj agentoj de la Buonaccorsi subite fuĝis el Florenco, Avinjono kaj Napolo pro pluraj proceduroj komencitaj de la kreditoroj de la banko[27]. Samkiel la aliaj, malprosperaj florencaj bankoj kaj kompanioj de tiu tempo, Villani kaj Buonaccorsi subtenis en septembro 1342 konspiron, por ke Valtero la 6-a fariĝu la sekvonta signor de Florenco. Valtero poste haltigis ĉiujn leĝajn procedurojn kontraŭ la Buonaccorsi kaj la aliaj kompanioj dum preskaŭ unu jaro[27].

La proceso kontraŭ la kompanio estis tamen ree malfermita kaj daŭrigita en oktobro 1343, post la perforta eksigo de Valtero la 6-a[27]. Restas nekonata la daŭro de la enkarcerigo de Giovanni Villani pro miskonduto dum la ekonomia katastrofo de 1346. Oni nur certe scias, ke li estis enkarcerigita en la Carceri delle Stinche[29]. Post la fino de la reĝimo de Valtero, kaj post nedaŭra periodo de aristokrata signoria, la novi cives ("Novaj familioj", ofte el la malplej altaj gildoj) rapide graviĝis kaj en septembro 1343 establis novan registaron, kiu reprezentis ilin multe pli bone en la urbaj institucioj[30]. Villani kaj aliaj kronikistoj sufiĉe malestimis tiujn kamparajn nenobelojn kaj konsideris, ke tiuj aŭdacaj ambiciuloj simple ne kapablis regi ŝtaton[11][31]. Laŭ konstitucia vidpunkto, la socia klaso de Villani estis klare malfavorigita, ĉar ĉiuj 21 gildoj disponis nur unu voĉon en la registaro, tiel ke la tradicia oligarkio de altaj gilduloj estis laŭ la historiisto John M. Najemy "neeviteble superfortita"[32]. Ekde la 1350-aj jaroj, la ĝenerala opinio pri la "novaj familioj" multe ŝanĝis : la propra frato de Giovanni Villani, Matteo, tiam bildigis ilin kiel heroan koalicion de negocistoj kaj metiistoj cele al la malfortigo de la antaŭa oligarkio[31][33]. Villani estis cetere fervora subtenanto de tio, kion li rigardis kiel la nepre protektinda libereco de la katolika Eklezio : li do kontraŭis la novan popularan registaron ankaŭ pro tio, ke ĝi celis nuligi la multajn, variajn sendevigojn ĝuitajn de la Eklezio en Florenco[34]. Li tamen kaj paradokse ja fieris pro tio, ke la tuta urbo – inkluzive de la novaj familioj – kuniĝis por ribelo kontraŭ Valtero la 6-a, kies pekoj kaj altrudo de tiraneco laŭ Villani tute pravigis perfortan, popularan eksigon[35].

Nuova Cronica[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nuova Cronica.
La batalo de Crécy en 1346, el la kronikoj de Froissart. Giovanni Villani verkis detalan raporton de la batalo kaj de aliaj okazaĵoj[36].

La verko de Villani estas itallingva kroniko, kiu estis skribita laŭ la vidpunkto de la politika eminentularo de Florenco, kiam la urbo ĵus ekis sperti novan periodon de riĉeco, potenco kaj grava aktiveco. Aliaj fragmentaj kaj parte mitaj raportoj ja antaŭis tiun verkon, kaj la historio de Florenco restas sufiĉe malbone konata antaŭ la morto de la grafino Matilda de Toskanio en 1115[37]. La Chronica de origine civitatis estis ellaborita iom antaŭ la jaro 1231, sed ĝi ne vere kompareblas al la verko de Villani. La 20-a jarcenta historiisto Nicolai Rubinstein rimarkis, ke la mitaj raportoj de tiu frutempa kroniko estis "arbitre elektitaj de kompilisto, kies lernad- kaj kritikpovoj estis larĝe sub la norma nivelo de lia tempo"[38]. Rubinstein sekve kaj tute male asertis, ke Villani proponis "maturan esprimon" de la florenca historio[38]. Villani tamen multe baziĝis sur la Chronica de origine civitatis kiel ĉefa fonto de sia propra kroniko por la plej frutempa historio de Florenco[39].

En la 36-a ĉapitro de la 8-a libro[39], Villani sciigas, ke la ideon verki la Cronica li ekhavis dum la jubileo de Romo en 1300[1]. Post kiam papo Bonifaco la 8-a oferis gravan indulgon honore al la Naskiĝo de Kristo, Villani skribis la jenon :

Kaj ĉeestante tiun benitan pilgrimon al la sankta urbo Romo, kaj vidante ties grandajn kaj antikvajn monumentojn, kaj legante la grandajn agojn de la Romianoj priskribitajn de Virgilo, Salusto, Lukano, Livio, Valeriuso, Orosiuso kaj aliaj majstroj de historio (…) Mi prenis mian impeton el ili, kvankam mi estas disĉiplo ne inda je tia entrepreno. Sed vidante ke nia urbo Florenco, filino kaj ido de Romo, estis plananta kaj entreprenanta grandajn projektojn, dum Romo estis dekliniĝanta, mi pensis, ke taŭgis retrovi kiel eble plej grandan parton de la origino de la urbo Florenco kaj rakonti ĝin en tiu kroniko, kaj raporti la sekvan disvolviĝon de la urbo pli detaleme, kaj samtempe proponi mallongan resumon de tutmondaj okazaĵoj laŭ la plaĉo de Dio, pro kies esperita favoro mi entreprenis tiun projekton (kaj ne pro troa fido pri mia modesta cerbo). Kaj tiel en la jaro 1300, post mia reveno el Romo, mi ekis kompili tiun libron en la nomo de Dio kaj de la benita Johano la Baptisto kaj honore al nia urbo Florenco.[5]

En sia verko, Villani deklaris, ke li konsideris Florencon kiel la "filino kaj kreaĵo de Romo", sed asertis ke la deklino de Romo kaj plifortiĝo de Florenco kiel grava urbo devigis lin verki detalan historion de la urbo[39]. Por emfazi la imperian gravecon de la florenca historio, Villani ankaŭ asertis, ke la urbo estis duafoje fondita, kiam ĝi estis liadire rekonstruigita de Karlo la Granda en la 9-a jarcento (tio tamen ne estas menciita de la Chronica de origine civitatis)[40]. La historiisto J. K. Hyde opiniis, ke la prezento de Florenco kiel filino de Romo celis doni al florencanoj pli bonan ideon de ĝia historia destino, dum la dua fondo fare de Karlo la Granda utile pravigis la tiaman aliancon inter Francio kaj Florenco, rigarditan de Hyde kiel la "fundamento de gelfismo"[41]. La kialoj de la deklino de Romo estis laŭ Villani la orienta skismo de kristanismo en 1053 kaj sinsekvaj ribeloj kontraŭ papa aŭtoritato, dum la plifortiĝo de la imperiestro Oto la 1-a (reĝis 962-973) ebligis ankaŭ la plifortiĝon de Florenco kontraŭ la malamikoj de la papo, ekzemple kontraŭ la konkerita urbo Fiesole[42]. Villani krome certis, ke la Florenca Respubliko estis grave malhelpita dum sia kurso al gloro pro la malvenko de la gelfoj kontraŭ la gibelinoj okaze de la batalo de Montaperti en 1260[43]. Villani tamen opiniis, ke la superaj prospero kaj trankvileco de la urbo evidentiĝis jam en 1293 pro tio, ke ĝiaj portaloj restis dumnokte malfermitaj, kaj pro tio ke nerektaj impostoj kiel la portala imposto (tre kutima dum militoj) ne plu estis petitaj[44]. La historiisto Felicity Ratté analizis tiun aserton de Villani tre singardeme, ĉar florencaj statutoj el la jaro 1290 ja proponis al volontuloj postenojn por fermi la portalojn[44]. Villani ankaŭ kontraŭdiris sin, kiam li priskribis noktan atakon kontraŭ Florenco en 1323 kaj klare menciis, ke la portaloj restis fermitaj dum nokto[45].

Villani skribis, ke la kogoj kun ununura masto, kvadrata velo kaj prua rudro estis enkondukita al Ĝenovo kaj Venecio en 1304 de piratoj el Bajono[46].

En 1300 aŭ iom poste, Villani ekis verki sian Cronica, kiun li dividis en dekdu librojn. La unuaj ses libroj temas pri la plejparte mita historio de Florenco, kaj laŭkonvencie komencas ekde la biblia epoko kaj la babela turo ĝis la jaro 1264[47][48]. La dua parto, kiu ankaŭ konsistas el ses libroj, temas pri la historio de Florenco ekde 1264 ĝis lia propra tempo, do ĝis la jaro 1346[47]. Villani raportis la variajn okazaĵojn en sia kroniko laŭ kronologia, jarpostjara metodo. Li pro tio estis ofte kritikita, ĉar tia stilo kreas epizodan historion kaj ne ebligas koherajn temojn aŭ analizojn[15]. Villani verkis la Cronica en la loka dialekto kaj ne en la latina, kiu tamen estis la lingvo de la plej edukita elito[49]. Liaj kronikoj estas interrompitaj de variaj historiaj epizodoj, kiujn li raportis surbaze de ĵus aŭditaj atestaĵoj, ofte sen iu ajn interpretado[50]. Tio ofte kaŭzis historiajn malprecizaĵojn en la verko[50], precipe en la biografioj de historiaj aŭ tiutempaj homoj, kiuj vivis ekster Florenco (eĉ koncerne famajn reĝojn)[51]. Li ekzemple deklaris, ke la arkistoj

Malgraŭ kelkaj eraroj, Villani ofte demonstris sian sagacan komprenon de multaj temoj, parte pro siaj multaj vojaĝoj kaj legado de oficialaj kaj privataj dokumentoj[9]. De Vries ekzemple rimarkis, ke la kronikisto verkis unu el la plej detalaj raportoj de la batalo de Crécy dum la Centjara milito : Villani specifikis, ke la arkistoj mallerte enlokiĝis malantaŭ la angla-kimra infanterio kaj ne ĉe ties flankoj, kontraŭe al la asertoj de aliaj[52]. Kiam li priskribis akuratajn eventojn okazintajn ene de Florenco, Villani kutimis citi ĉiun straton, placon, ponton, familion kaj homon koncernitan de la afero, verŝajne esperante same intiman scion de Florenco ĉe sia leganto[35].

Villani fakte plej valoras pro la statistikaj informoj, kiujn li kolektis kaj konservis[50]. La kronikisto ekzemple registris en Florenco 80 bankojn, 146 bakejojn, 80 membrojn kaj 600 notariojn en asocio de urbaj juĝistoj, 60 kuracistojn kaj kirurgojn, 100 butikojn kaj spicnegocistojn, inter 8 000 kaj 10 000 infanojn ĉiujare en unuagradaj lernejoj, inter 550 kaj 600 studentojn en kvar apartaj akademioj pri skolastikismo, 13 200 buŝelojn da tritiko konsumitajn ĉiujare de la urbo, kaj inter 70 000 kaj 80 000 teksaĵojn produktitajn ĉiujare en la metiejoj de la Arte della Lana (por proksimuma valuto de 1 200 000 orflorinoj)[53][54].

Politike, Villani mem estis gelfo[9], sed lia libro plivole temas pri tio, kio estas utila aŭ vera, senrilate al politikaj aŭ partiaj konsideroj. Malkonforme al la gelfa doktrino, li ekzemple subtenis respublikismon anstataŭ monarkio[9], prezentante la filozofon Brunetto Latini (ĉ. 1220-1294) kiel "la majstro kaj iniciatinto de la subtiligo de la florencanoj, igante ilin belparolemaj kaj scioplenaj pri la maniero, laŭ kiu ili gvidu kaj regu nian respublikon konforme al politika scienco"[55][56]. Villani konsentis en sia verko, ke respublikismo ja povis kaŭzi partiajn rivalecojn, ke bonvolaj regantoj kiel Roberto de Napolo kelkfoje necesis por restigi ordon, kaj ke respublikismo povis fariĝi tirana, se ĝi reprezentis nur unu socian klason (ekzemple favorante nur aristokratojn, negocistojn aŭ metiistojn)[9]. Kiam li priskribis la konstruadon de la katedralo de Florenco kaj la artiston Giotto di Bondone, kreinton de la nova sonorilturo, Villani opiniis lin "la plej suverena majstro pri pentrado de lia tempo"[57]. La kroniko de Villani ankaŭ proponis la unuan konservitan biografion de Dante Alighieri (1265-1321)[2][58], la fama verkinto de La Dia Komedio. Villani priskribis lin kiel snoba, malestimema kaj deteniĝema homo[59]. En sia reviziita Cronica de 1322, Villani eĉ mallongigis la biografion de Dante kaj la kvanton da citaĵoj, kiujn li elprenis el la Dia Komedio[48]. Tia konduto de la kronikisto estis klarigita de la historiistoj Richard H. Lansing kaj Teodolinda Barolini, laŭ kiuj : "Du jardekojn post la morto de la poeto, konservativa verkisto kiel Villani, tre proksima al la florenca ŝtato, kompreneble ankoraŭ sentis devige apartigi sin el Dante, la plej radikala kritikinto de la prestiĝo de tiu ŝtato"[48].

16-a jarcenta bildigo de Filipo la 4-a de Francio. Ĝi laŭ Villani estis unu el la multaj viktimoj de malbona fato, kaj perdis potencon pro siaj pekoj kaj malmoraleco, ne pro hazardo aŭ cirkonstancoj.

Laŭ la historiisto Louis Green, la Nuova Cronica estis redaktita konforme al tri ĝeneralaj antaŭjuĝoj pri moraleco[60], kiuj rekte kontribuis al la strukturo de la verko, "kanaligante okazaĵojn en ripetiĝantajn modelskemojn"[60]. Tiuj tri principoj difineblas jene : ekcesoj nepre kaŭzas katastrofojn, historio estas regata de senĉesa batalo inter bono kaj malbono, kaj fine ekzistas rekta interrilato inter la okazaĵoj de la natura mondo kaj la supera, paranormala volo de Dio, kiu ofte enmiksiĝas en tiujn okazaĵojn[60]. Villani ekzemple priskribis la vivon de la grafo Ugolini de Pizo, kiu klimakse de sia malhoneste akiritaj potenco kaj riĉeco estis eksigita kaj finfine mortis pro malsato, kune kun siaj filoj[61]. Green rimarkis, ke tiu rakonto en la Cronica iom similas al tiu de la antikva greko Polikrato kaj ties fingroringo, en la Historio de Herodoto[62]. La "moralaj noveletoj" de Villani tamen diferenciĝas de la klasika greka tradicio de la malmodesta kaj snoba riĉulo, kiu spertas malprosperon pro la egaligo de la fortoj difinantaj lian neeviteblan faton, kio laŭ Green estas rigardebla kiel "ekcesa bonŝanco kompensinda per tauĝa kvanto da ĉagreno"[62]. Giovanni Villani pro sia kristana kredo plivole emfazis, ke tiu subita malprospero estis kaŭzita de troaj pekoj kaj insultoj kontraŭ Dio[62]. Li asertis ke tiuj, kiuj spertas prestiĝon kaj sukceson, sekve spertas fierecon. Pro tiu fiereco kaj troa memkonfido, ili sekve emas peki, kaj tiel kaŭzas siajn proprajn malprosperojn[63]. Villani ekzemple skribis la jenon :

Ŝajne okazas en la sinjorlandoj kaj ŝtatoj de mondaj altranguloj tio, ke kiam ili spertas siajn klimaksojn, tuj sekvas iliaj deklinoj kaj ruiniĝoj, per la providenco de dia justeco, cele al la punigo de pekoj, kaj tiel ke neniu devus tro fidi al sia vana bonŝanco."[62]

Laŭ la vidpunkto de Villani, tiu teorio pri la interrilato inter unuflanke peko, moraleco kaj aliflanke fato kaj bonŝanco bone kongruis kun la historio de la kapetida dinastio en Francio[63]. La familio de Hugo Kapeto ja iam estis rigardita kiel la ĉampiono de la katolika Eklezio kaj plej prestiĝa aliancano de la papo[63]. Villani ne hezitis ligi la malhonestajn agojn de tiu familio (ekzemple la malfidon inter Filipo la 4-a kaj papo Bonifaco la 8-a, aŭ la konfiskadon de la bienoj de la Templanoj) al la postaj katastrofoj spertitaj de la kapetidoj, ekzemple la morto de Filipo pro ĉasakcidento, la adultoj de la edzinoj de liaj tri filoj, la sinsekvaj mortoj de ĉiuj liaj heredantoj, kaj eĉ la malvenko de Francio en la Centjara Milito[63]. En la verko de Villani, du gravaj institucioj tamen ŝajnas imunaj kontraŭ tiu teorio de malmoraleco kaj malprospero, nome Florenco kaj papoj[64]. La politikaj interesoj de tiuj du potencoj, laŭ Green, reprezentas "la pivoton de la skemo de Villani rilate al historia interpretado"[64].

Krom Dia Providenco, Villani atentigis pri aliaj okazaĵoj, kiuj liaopinie estis kaŭzitaj de paranormala influo. Li proponis multajn ekzemplojn, en kiuj sanktaj homoj faris profetajn deklarojn, kiuj sekve praviĝis, kiel la profetaĵo de papo Klemento la 4-a pri la rezulto de la batalo de Tagliacozzo[65]. Li kredis, ke certaj eventoj vere estis aŭguroj de tio, kio okazus estontece. Kiam leono estis donacita de Bonifaco la 8-a kaj sendita al Florenco, azeno onidire mortigis ĝin : tio laŭ Villani antaŭanoncis la malvenkon kaj fruan morton de la papo post batalo kontraŭ Filipo la 4-a en Anagni. La kronikisto skribis : "kiam la dresita besto mortigos la Reĝon de Bestoj, tiam komencos la disiĝo de la Eklezio"[65]. Li cetere kredis je astrologio kaj opiniis, ke ŝanĝoj de la astro-pozicioj antaŭanoncis politikajn ŝangojn, mortojn de ŝtatestroj aŭ papoj, kaj naturajn katastrofojn[66]. Li tamen rimarkis, ke la movoj de la astroj ne ĉiam antaŭdeterminis la agojn de homoj, kaj certe ne trompis la superan planon de Dio[66].

Sceno en la predelo Corpus Domini de Paolo Uccello, ĉirkaŭ la jaroj 1465-1468, en la domo de juda pruntisto. La fona sango devenas de la hostio, kiun la pruntisto provis kuiri.

Laŭ Marilyn Aronberg Lavin, Villani plej verŝajne servis kiel reprezentanto de la familio Peruzzi en Flandrio, kiam li aŭdis rakonton pri franca judo, kiu en 1290 provis detrui eŭkaristian panon : laŭ tiu rakonto, la judo plurfoje ponardis ĝin kaj eĉ provis boli ĝin, tiel ke la pano sangis kaj poste aliformiĝis en homan karnon[67]. En la originala raporto de tiu miraklo fare de la genta monaĥo Jean de Thilrode en 1294, la judo devis sekve konvertiĝi al kristanismo. La raporto de Villani tute male baziĝis sur la postaj kronikoj de Sankta Denizo (1285-1328), laŭ kiuj la judo estis mortbrulita pro sia krimo[68][69]. Sankta Antonino, ĉefepiskopo de Florenco, ripetis la raporton de Villani en siaj propraj latinlingvaj Kronikoj. La Cronica de Villani cetere entenis bildigon de tiu franca judo, sekve adaptitan al pentraĵo de Paolo Uccello[70].

Morto kaj daŭrigo de la verko de Villani[redakti | redakti fonton]

Mapo montrante la disvolviĝon de pesto en Eŭropo. Tion detaleme priskribis Villani. Li rimarkis, ke la mortintoj en Florencone estis tiom multnombraj kiom en aliaj urboj aŭ regionoj, ekzemple Turkio, Pistoia, Prato, Bolonjo, Romanjo, Francio, ktp…[71]

Villani skribis dum la Nigra Morto : "la pastroj, kiuj konfesprenis la malsanulojn, kaj tiuj, kiuj flegis ilin, tiel ofte ricevis la infekton, ke la viktimoj estis forlasitaj kaj senigitaj je konfeso, sakramento, medicino kaj flegado (…) Kaj multaj landoj kaj urboj iĝis dezertaj. Kaj tiu epidemio daŭris ĝis ________". Villani intence lasis vakuon por registri la jaron, kiam finiĝus la epidemio[71][72]. La kronikisto tamen ne kapablis kompletigi tiun frazon, ĉar li baldaŭ mortis pro la sama malsano[72][73]. Li estis entombigita en Florenco, en la baziliko Santissima Annunziata[9].

La Cronica de Villani estis jam tiutempe konsiderita kiel verko sufiĉe grava kaj altvalora, por ke liaj frato kaj nevo daŭrigu ĝin[9][47]. Oni scias nenion pri Matteo, la frato de Villani, escepte ke li dufoje edziĝis, mortis pro la epidemio en 1363 kaj daŭre verkis la Cronica ĝis sia morto[5]. Matteo montriĝis pli malkonciza kaj malpli sagaca observanto ol sia frato, sed bone majstris la priskribitajn faktojn kaj restas unu el la plej gravaj fontoj pri la tiama historio de Italio. Filippo Villani, la filo de Matteo[47], maturiĝis en la dua duono de la 14-a jarcento kaj finfaris la Cronica en 1364[5]. Lia parto entenas pliajn detalojn pri la vivoj de multaj florencaj artistoj kaj muzikistoj, inkluzive de Giotto di Bondone kaj Francesco Landini. La kronikoj de Filippo estis aprobitaj de la kanceliero de Florenco, Coluccio Salutati, kiu iom korektis la verkon kaj aldonis komentaron[74]. La 15-a jarcenta florenca historiisto Domenico di Leonardo Buoninsegni ankaŭ proponis en la du unuaj ĉapitroj de sia Istoria Fiorentina resumon de la Cronica de Villani[75].

En la 16-a jarcento, jam pli ol unu eldono de la Cronica estis disponebla sub printita formo[76]. Ankaŭ abunde troveblis manskribitaj bildigitaj manuskriptoj, inkluzive de unu el Venecio fare de Bartholomeo Zanetti Casterzagense en 1537, kaj unu el Florenco fare de Lorenzo Torrentino en 1554[76].

Influo kaj kritikoj[redakti | redakti fonton]

Tiu pentraĵo de Dante Alighieri, plenumita de Giotto di Bondone, videblas en la kapelo de la palaco Bargello de Florenco. La Nuova Cronica helpis modernajn historiistojn al la studado de la samtempuloj de Villani, inkluzive de Dante.

La historiisto J.K. Hyde opinias, ke la Nuova Cronica estis tipa de la forta, regiona tradicio de Florenco : ĝi allogis tiutempajn homojn sub la formo de rakonto, kiu "estis facile legebla, plena je homa intereso kaj kelkfoje spicita de novelformaj anekdotoj"[41]. Hyde ankaŭ rimarkis, ke la kritikoj fare de Villani pri florenca politiko inaŭguris inter postaj kronikistoj novan inklinon al persona esprimo kaj defio kontraŭ oficiala konformeco[77]. La Cronica ankaŭ estas kolose riĉa historia fonto : ĝi plej valoras al modernaj historiistoj pro la priskriboj de homoj, registroj kaj okazaĵoj spertitaj de Villani dum lia vivotempo[37]. La historiisto Mark Phillips ekzemple rimarkis, ke ĉiuj postaj raportoj pri la tirana reĝimo de Valtero la 6-a de Brienne - inkluzive de tiuj fare de Leonardo Bruni kaj Makiavelo - iamaniere uzis la Cronica de Villani kiel ĉefan fonton[35]. La biografio redaktita de Villani pri Dante Alighieri kaj ties historia periodo multe helpis al la komprenado de la verkaro, pensmaniero kaj psiko de Dante[78]. La reeldonado de la verko de Villani, komence de la 20-a jarcento, ebligis novajn historiajn studojn pri Dante[79]. La priskribo de la eventoj, kiuj okazis plurajn jarcentojn antaŭ lia vivo, estas tamen plenaj je tradiciaj raportoj, popularaj legendoj kaj onidiroj[37]. Rilate al sia propra tempo, Villani tute male registris altvalorajn detalojn pri tiamaj soci- kaj vivkondiĉoj en Florenco, ekzemple la kreskanta inklino de florencanoj al la konstruado de vastaj kamparaj vilaoj for el la urbo[80]. Tamen, laŭ la 20-a jarcenta historiisto Philip Wicksteed : "kiam li pritraktas sian propran tempon kaj okazaĵojn rekte rilatitajn al Florenco, li estas ja fidinda atestanto, sed detalema akurateco neniam estis kvalito lia ; kaj kiam li pritraktas malproksimajn epokojn aŭ lokojn, li estas terure malfidinda"[37]. Kvankam la kronikoj de Villani estis laŭ la historiisto Nicolai Rubinstein multe pli maturaj kaj disvolvitaj ol la antaŭaj, Villani ankoraŭ baziĝis sur legendoj kaj onidiroj por prezenti la originojn de urboj kiel Fiesole[81]. Laŭ takso de Villani, unu triono de la loĝantaro de Antverpeno mortis pro la granda malsatego de 1315-1317, dum la historiisto Henry S. Lucas asertis, ke "ne multan fidon eblas meti sur tiajn statistikojn, kiuj estas nur iom pli bonaj ol divenoj"[82]. Ankaŭ Louis Green atentigis pri tio, ke Villani estis nur kronikisto kaj ne plena historiisto.

Laŭ Green, la Cronica de Villani esprimas la vidpunkton de la tiutempa negocista komunumo de Florenco, sed ankaŭ bone montras, "kiel tiu vidpunkto ŝanĝis, el tipe mezepokaj al burĝonantaj modernaj kondutoj"[49]. Green cetere skribis, ke la Cronica estis nur unu el la tri tipoj de kronikoj fonditaj en la 14-a jarcento, nome tiu plej proksima al universala historio[49]. La aliaj tipoj estis unuflanke kronikoj de apartaj historiaj okazaĵoj, ekzemple la raporto de Dino Compagni pri blankaj kaj nigraj gelfoj, aŭ aliflanke pli intimaj tekstoj rilate al la historio de iu familio, ekzemple tiuj verkitaj de Donato Velluti aŭ Giovanni Morelli[83]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Bartlett, 35.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Vauchez et al., 1517.
  3. Bartlett, 35–36.
  4. Villani, Giovanni.Encyclopædia Britannica. El la Encyclopædia Britannica 2006 Ultimate Reference Suite DVD.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 Bartlett, 36.
  6. Bartlett, 36–40.
  7. Kleinhenz, 1102.
  8. Benedictow, 286.
  9. 9,00 9,01 9,02 9,03 9,04 9,05 9,06 9,07 9,08 9,09 9,10 9,11 9,12 Kleinhenz, 1144.
  10. 10,0 10,1 Kleinhenz, 1147.
  11. 11,0 11,1 11,2 Baron, 443.
  12. "Villani, Giovanni." (2008). In Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica Online.
  13. De Roover, 33.
  14. De Roover, 49.
  15. 15,0 15,1 Kleinhenz, 1145.
  16. Bartlett, 39.
  17. Toker, 158, footnote 10.
  18. Kleinhenz, 1146.
  19. Green, 168.
  20. Caesar, 147–148.
  21. Wolfgang, 150.
  22. Hunt, 149 & 151.
  23. Hunt, 149–150.
  24. Hunt, 155–157.
  25. Hunt, 157.
  26. Hunt, 160.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 Miller et al., 109.
  28. Miller et al., 109, Footnote 10.
  29. Wolfgang, 149–150.
  30. Becker (1962), 360.
  31. 31,0 31,1 Becker (1962), 360–361.
  32. Najemy, 63.
  33. Baron, 443–444.
  34. Becker (1959), 64–65.
  35. 35,0 35,1 35,2 Phillips, 89.
  36. DeVries, 162, 173, 175.
  37. 37,0 37,1 37,2 37,3 Wicksteed, xxxi.
  38. 38,0 38,1 Rubinstein, 199.
  39. 39,0 39,1 39,2 Rubinstein, 214.
  40. Rubinstein, 215–216.
  41. 41,0 41,1 Hyde, 124.
  42. Rubinstein, 217.
  43. Olson, 289
  44. 44,0 44,1 Ratté, 148.
  45. Ratté, 153.
  46. Kleinhenz, 1031.
  47. 47,0 47,1 47,2 47,3 Caesar, 148.
  48. 48,0 48,1 48,2 Lansing et al., 859.
  49. 49,0 49,1 49,2 Green, 161.
  50. 50,0 50,1 50,2 Chisholm, 903.
  51. Wicksteed, xxxi, xxxii, xxxiii.
  52. DeVries, 162.
  53. Bartlett, 41–42.
  54. Lopez et al., 72.
  55. Hyde, 122.
  56. Becker (1964), 201.
  57. Bartlett, 37.
  58. Caesar, xi.
  59. Caesar, 13, 457.
  60. 60,0 60,1 60,2 Green, 163.
  61. Green, 163–164.
  62. 62,0 62,1 62,2 62,3 Green, 164.
  63. 63,0 63,1 63,2 63,3 Green, 165.
  64. 64,0 64,1 Green, 165–166.
  65. 65,0 65,1 Green, 166.
  66. 66,0 66,1 Green, 167.
  67. Lavin, 3–4.
  68. La Cronica de Villani estas la unua apero de tiu legendo en Italio. La raporto de Villani, laŭ Lavin, eĉ inkludas detalojn, kiuj fondas italian branĉon de tiu rakonto.
  69. Lavin, 4.
  70. Lavin, 4–5.
  71. 71,0 71,1 Bartlett, 38.
  72. 72,0 72,1 Benedictow, 69.
  73. Bartlett, 36, 38.
  74. Selby, 243.
  75. Molho, 259.
  76. 76,0 76,1 Rudolph, 66.
  77. Hyde, 124–125.
  78. Wicksteed, xxv–xlvi
  79. Caesar, 58–59.
  80. Goldthwaite, 13, 22.
  81. Rubinstein, 209.
  82. Lucas, 366.
  83. Green, 161–162.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Baron, Hans. "The Social Background of Political Liberty in the Early Italian Renaissance," Comparative Studies in Society and History (Volumo 2, Numero 4, 1960): 440–451.
  • Bartlett, Kenneth R. (1992). The Civilization of the Italian Renaissance. Toronto: D.C. Heath and Company. ISBN 0-669-20900-7 (Paperback).
  • Becker, Marvin B. "Florentine Politics and the Diffusion of Heresy in the Trecento: A Socioeconomic Inquiry," Speculum (Volumo 34, Numero 1, 1959): 60–75.
  • Becker, Marvin B. "Florentine Popular Government (1343-1348)," Proceedings of the American Philosophical Society (Volumo 106, Numero 4, 1962): 360–382.
  • Becker, Marvin B. "Notes from the Florentine Archives," Renaissance News (Volumo 17, Numero 3, 1964): 201–206.
  • Benedictow, Ole Jørgen (2004). The Black Death, 1346-1353: The Complete History. Woodbridge: The Boydell Press. ISBN 0-85115-943-5.
  • Caesar, Michael. (1989). Dante, the Critical Heritage, 1314(?)-1870. London: Routledge. ISBN 0-415-02822-1.
  • Chisholm, Hugh. (1910). The Encyclopædia Britannica: A Dictionary of Arts, Sciences, Literature. Cambridge: Cambridge University Press.
  • De Roover, Raymond. (2007). Money, Banking, and Credit in Medieval Bruges: Italian Merchant-Bankers, Lombards, and Money-Changers, A Study in the Origins of Banking. Cambridge: The Medieval Academy of America.
  • De Vries, Kelly. (2006). Infantry Warfare in the Early Fourteenth Century: Discipline, Tactics, and Technology. Woodbridge: The Boydell Press. ISBN 978-0-85115-571-5.
  • Goldthwaite, Richard A. (1980). The Building of Renaissance Florence: An Economic and Social History. Baltimore: The John Hopkins University Press. ISBN 0-8018-2342-0.
  • Green, Louis. "Historical Interpretation in Fourteenth-Century Florentine Chronicles," Journal of the History of Ideas (Volumo 28, Numero 2, 1967): 161–178.
  • Hunt, Edwin S. "A New Look at the Dealings of the Bardi and Peruzzi with Edward III," The Journal of Economic History (Volumo 50, Numero 1, 1990): 149–162.
  • Hyde, J.K. "Some Uses of Literacy in Venice and Florence in the Thirteenth and Fourteenth Centuries," Transactions of the Royal Historical Society (5th series, Volumo 29, 1979): 109–128.
  • Kleinhenz, Christopher. (2004). Medieval Italy: An Encyclopedia. New York: Routledge. ISBN 0-415-93929-1.
  • Lansing, Richard H. and Teodolinda Barolini, Joan M. Ferrante, Amilcare A. Iannucci, Christopher Kleinhenz. (2000). The Dante Encyclopedia: An Encyclopedia. New York: Garland Publishing, Inc., a member of the Taylor and Francis Group. ISBN 0-8153-1659-3.
  • Lavin, Marilyn Aronberg. "The Altar of Corpus Domini in Urbino: Paolo Uccello, Joos Van Ghent, Piero della Francesca," The Art Bulletin (Volumo 49, Numero 2, March 1967): 1–24.
  • Lopez, Robert S. and Irving W. Raymond. (2001). Medieval Trade in the Mediterranean World. New York: Columbia University Press. ISBN 0-231-12356-6.
  • Lucas, Henry S. "The Great European Famine of 1315, 1316, and 1317," Speculum (Volumo 5, Numero 4, 1930): 343–377.
  • Miller, Edward (2002). Progress and Problems in Medieval England: Essays in Honour of Edward Miller. Edited by Richard Britnell and John Hatcher. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-52273-0.
  • Molho, Anthony. "Domenico di Leonardo Buoninsegni's Istoria Fiorentina," Renaissance Quarterly (Volumo 23, Numero 3, 1970): 256–266.
  • Najemy, John M. "Guild Republicanism in Trecento Florence: The Successes and Ultimate Failure of Corporate Politics," The American Historical Review (Volumo 84, Numero 1, 1979): 53–71.
  • Olson, Roberta J.M. "An Early Drawing by Luigi Sabatelli Rediscovered," Master Drawings (Volumo 35, Numero 3, 1997): 289–292.
  • Phillips, Mark. "Machiavelli, Guicciardini, and the Tradition of Vernacular Historiography in Florence," The American Historical Review (Volumo 84, Numero 1, 1979): 86–105.
  • Ratté, Felicity. "Architectural Invitations: Images of City Gates in Medieval Italian Painting," Gesta (Volumo 38, Numero 2, 1999): 142–153.
  • Rubinstein, Nicolai. "The Beginnings of Political Thought in Florence. A Study in Mediaeval Historiography," Journal of the Warburg and Courtauld Institutes (Volumo 5, 1942): 198–227.
  • Rudolph, Julia. (2006). History and Nation. Danvers: Rosemont Printing & Publishing Corp; Cranbury: Associated University Presses. ISBN 978-0-8387-5640-9.
  • Selby, Talbot R. "Filippo Villani and his Vita of Guido Bonatti," Renaissance News (Volumo 11, Numero 4, 1958): 243–248.
  • Toker, Franklin. "A Baptistery below the Baptistery of Florence," The Art Bulletin (Volumo 58, Numero 2, 1976): 157–167.
  • Vauchez, André, Richard Barrie Dobson and Michael Lapidge. (2000). Encyclopedia of the Middle Ages. Chicago: Fitzroy Dearborn Publishers. ISBN 1-57958-282-6.
  • Wicksteed, Philip H. (1906). Villani's Chronicle: Being Selections from the First Nine Books of the Croniche Fiorentine of Giovanni Villani. Translated by Rose E. Selfe. London: Archibald Constable & Co. Ltd.
  • Wolfgang, Marvin E. "A Florentine Prison: Le Carceri delle Stinche," Studies in the Renaissance (Volumo 7, 1960): 148–166.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.