Giovanni da Udine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni da Udine
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1487 (1487-10-15)
en Udine
Morto 1-an de januaro 1564 (1564-01-01) (76-jaraĝa)
en Romo
Tombo Panteono de Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo pentristo • arkitektoskulptisto • decorator
vdr

Giovanni NANNIGiovanni do'Ricamatori, pli konita kiel Giovanni da Udine (naskiĝis en 1487 - mortis en 1564) estis itala pentristo kaj arkitekto.

Giovanni da Udine

Disĉiplo de Rafaelo[redakti | redakti fonton]

Li estis la lernanto kaj la asistanto de la fama pentristo Rafaelo, kaj responsis pri kelkaj elementoj de la verkoj de sia majstro en Romo. Giovanni da Udine estis precipe sperta koncerne freskojn, kaj "burleskan arton". Li ekzemple dekoraciis la Loggia di Raffaello (Vatikano, 1517-1519), aŭ desegnis la famajn fruktojn de la Loggia di Psiche en la Villa Farnesina. Li cetere kontribuis al la konstruado de pluraj grandegaj fontanoj, hodiaŭ malaperintaj.

Post Rafaelo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Rafaelo, Giovanni da Udine daŭrigis kelkajn projektojn iniciatitajn de sia majstro, precipe la Villa Madama en Romo. Post la disrabado de Romo en 1527, li ekiris al Florenco, kie li dekoraciis la Sagrestia Nuova de San Lorenzo, kaj sekve iris al Venecio, kie li dekoraciis la Palazzo Grimani, ĉirkaŭ la jaro 1540. En Udine, li kunlaboris kiel arkitekto al la konstruado de la Torre dell'Orologio (turo de la horloĝo), kaj al la fontano Piazza Nuova.

Udine revenis al Romo en 1560, por dekoracii la trian etaĝon de Loggia di Raffaello en Vatikano, kaj mortis tie en 1564.