Ŝafgrifo

El Vikipedio

(Alidirektita el Gipaeto)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ŝafgrifo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gypaetus
Storr, 1784
Specio: G. barbatus
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga
Binoma nomo
Gypaetus barbatus
(Linnaeus, 1758)

La gipaeto, ŝafgrifoliphara gipaeto, (Gypaetus barbatus), estas taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, sed tre malsimila ne nur de samfamilianoj, sed eĉ de aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj; krome ĝi estas la ununura membro de la genro Gypaetus. En Eŭrazio la gipaeto estas la plej ampleksflugila el ĉiuj la vulturoj kaj pro tio tre impona kaj rigardinda fluganta birdo. Ties hispana nomo “Quebrantahuesos”, tio estas ostrompulo -ankaŭ en aliaj lingvoj-, devenas el kutimo faligi ostojn dum alta flugo super rokaro por manĝi ties internon post ties rompiĝo.

Enhavo

[redakti] Disvastiĝo

En Eŭropo ĝi estas serioze minacita je malapero, des pli ke ĝi reproduktiĝas ege lante; programoj estis aranĝitaj celantaj je reenmeti ilin en la regionojn (Alpoj, Asturio, Pireneoj, Andaluzio, Korsiko) kie ĝi iam vivadis sed ĵus malaperis. Ĝis nun ili estas videblaj en Eŭropo nur en Asturio, Pireneoj -preskaŭ 80 bredoparoj-, Alpoj -4 paroj sed multaj ekzempleroj: ĉ. 80- kaj en Balkanio -3 paroj plus 4 en insulo Kreto-, en Afriko en norda Afriko, valo Rift kaj Sudafriko, kaj en Azio en suda Arabio kaj ekde Anatolio tra Irano ĝis montoj Tian Shan kaj Himalajo. En Eŭropo daŭre estas la plej malofta el la kvar ekzistantaj vulturoj.

[redakti] Aspekto

Gipaeto en poŝtmarko de Andoro

La mezaveraĝa enverguro de tiu specio estas de 2'5 m, kvankam kelkaj ekzempleroj povas atingi 2'80. Temas pri granda birdo kiu longas el 105 ĝis 125. Ili pezas el 4'5 ĝis 7 kg. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj estas iom pli grandaj kiel okazas en multaj akcipitredoj. Ili longas ĉirkaŭ 112 cm la masklo kaj ĉirkaŭ 150 cm la ino. La bekoj longas ĉirkaŭ 5 cm.

La ŝafgrifo estas facile diferencebla el aliaj vulturoj per siaj longaj kaj mallarĝaj flugiloj kaj granda malhela vosto romboforma, kion la specio bezonas por akrobati dum la ostorompado. Krome ili havas pluman kapon male kiel la aliaj vulturoj, ĉar ili enmetas nek kapon nek kolon en la kadavraĵojn. Same la specio havas grandan buŝon kie oni povas enmeti osterojn. La lango estas kiel hokilo kiu povas eniri en la ostoj kaj depreni la medolon.

Ties plumkoloro varias ege laŭ la aĝo; konstatendas ĝis 4 diversaj koloriĝoj longe de ties vivo:

  • Unuajaraj junuloj estas helbrunaj de ventre, brunaj en subflugiloj kaj nigraj en flugilpintoj, kapo kaj dorso, kie aperas blanka makulo.
  • Inter 1 kaj 3 jaroj la kolo daŭre estas malhela, sed kapo kaj ventro flaviĝis, kiel en plenkreskuloj. Vosto iome heliĝis.
  • Inter 3 kaj 6 jaroj flugilplumaro griziĝas, dum kolo bruniĝas kaj poste flaviĝas. Ŝultre malheliĝas.
  • Plenkreskuloj pliolsesajaraj havas pli mallarĝajn kaj angulajn flugilojn kaj voston. Korpo, kolo kaj kapo estas jam tute helflavajn, krom la nigra duonmasko -el la ruĝa okulĉirkaŭo ĝis la beko, kie pludaŭras kiel barbeto subbeka - kaj foje maldika ĉirkaŭkolo el nigraj plumoj kolbaze. Koloro flava foje estas iom ruĝeca ŝajne pro oksido prenita de fontanoj kaj ankaŭ ŝajne estas simbolo de povo inter samspecianoj. Vosto kaj flugiloj estas malhelgrizaj, sed en flugiloj akzeloj estas flavaj kaj antaŭaj estas nigraj. Dorso estas malhelbruna.

[redakti] Reproduktado

La paroj de ŝafgrifoj formiĝas komence de maturiĝo kaj daŭras la tutan vivon. Ili estas loĝantaj, ne migras. Ili reproduktiĝas ĉiun jaron en ununura nesto konstruita ĉe enirejo de kaverneto aŭ protektita angulo en klifo. Reproduktado komencas en septembrooktobro per pariĝado; seksardo estas en novembro kaj decembro; la ino demetas du ovojn blankecajn kun ruĝbrunaj makuletoj inter decembro kaj marto kaj de tiu monato al junio ili prizorgas la idojn. Ambaŭ gepatroj kovas laŭvice dum iome malpli ol du monatoj kaj poste prizorgas la idojn, sed ili ne malhelpas kainismon.

Post 4 monatoj en nesto la pretervivanta ido elflugas, sed ĝi estos manĝigata de la gepatroj al kiuj akompanas por lernado de ekmanĝo. Tio daŭras el 95 ĝis 247 tagoj kaj tiam la ido emancipiĝas.

[redakti] Manĝado

Ĝi nutras sin precipe el ostoj de kadavroj, do ĝi venas al la kadavroj ankoraŭ post la aliaj vulturoj, korvoj, mamuloj, ktp., kiam tiuj jam malaperigis la karnon. Rimarkindas, ke ĝi scipovas kaj kutimas rompigi la tro malmolajn ostojn -ĉefe longajn- faligante ilin de la alto sur rokojn ekde alto de 20 ĝis 60 m. Poste ĝi suprenvenas spirale por manĝi la nutregan medolon kaj poste eĉ la pecojn de osto, ĉar la birdo povas digesti ilin. Se la osto ankoraŭ ne rompiĝis, ĝi ripetas la metodon. Fakte temas pri la ununura birdo kiu vivtenas sin preskaŭ nur el ostoj, -ĉirkaŭ 75 % aŭ eĉ plie el sia manĝaĵo-. La resto konsistas el haŭtaĵoj kaj karnorestaĵoj. Ili povas manĝi ankaŭ testudojn, kies kaparacon ili rompas per la sama metodo kiel ostojn. Osto ŝajnas stranga manĝaĵo por birdo, sed estas nutra kaj krome gipaetoj ĝuas avantaĝon, ke neniu manĝorivalo estas inter birdoj.

Ili neniam predas. Ĉiukaze ili povas manĝi kadavrojn de etaj ronĝuloj, birdoj aŭ reptilioj kaj foje raboŝtelas manĝaĵon al iu birdo danke al sia akrobata flugkapablo.

[redakti] Medio

Gipaetoj loĝas en krutaj montaraj zonoj -inter 500 kaj 4.000 m de alteco super marnivelo-, kie estas klifoj aŭ ravinoj, kie facile reproduktiĝas sen ĝeno kaj faligas siajn predojn super rokaroj. Ili kunhavas medion kun ĉamoj kaj ibekso.

Nestejoj kaj reproduktejoj estas forlasitaj se ne estas kadavroj, poste ili revenas. Studoj realigataj en Sudafriko pruvis, ke tiuj birdoj povas superflugi teritoriojn de ĝis 3000 m² serĉante manĝaĵojn. Ankaŭ junuloj emancipitaj flugas longajn distancojn, sed ili revenas al siaj naskiĝlokoj kiam maturiĝas por serĉado de partnero kaj nesti; pro tio la reproduktejoj ne ampleksiĝas rapide.

[redakti] Kutimoj

La paro defendas kuraĝe kaj perforte la reproduktan zonon ĉefe de siaj samspecianoj. Ili serĉas manĝaĵon ĉu sole ĉu pare. Ili estas silentaj birdoj, nur iome fajfas en reproduktejoj. Ili povas vivi ĝis 40 jaroj en kaptiteco.

[redakti] Subspecioj

Oni konas tri subspeciojn de tiu specio, nome:

  • G. b. aureus kiu loĝas en Eŭrazio,
  • G. b. barbatus kiu loĝas en nordokcidenta Afriko kaj
  • G. b. meridionalis kiu loĝas en Orienta kaj suda Afriko, kiu malhavas nigran strion kolĉirkaŭan.

[redakti] Danĝeroj

Tiu specio malaperis de siaj tiamaj eŭropaj regionoj eĉ dum la lasta jarcento. Tion kaŭzis:

  • malpliigo de ilia medio dum la homoj invadis antaŭajn neatingeblajn montarajn regionojn,
  • venenado foje neintenca sed celinte karnovorulojn kiel ursoj, lupoj, vulpoj, ktp. aŭ eĉ la aliajn vulturojn,
  • malpliigo de ŝafobredado.

Dum la dua duono de la 20-a jarcento la specio preskaŭ malaperis el okcidenta Eŭropo. Tamen en la lastaj jardekoj iomete repliiĝis ĝis esti almenaŭ ĉirkaŭ 150 reproduktaj paroj en la tuta EU, el kiuj ĉirkaŭ 120 paroj loĝis en Pireneoj, ĉefe en la orienta kaj centra hispaniaj partoj. Tamen la repliiĝi draste haltiĝis en la komenco de la 21-a jarcento, ĉar la specio povas lukti kontraŭ morteco de junuloj, ĉar ili vivas longe; sed la problemo estas ke veneno (venenitaj kadavroj) mortigas ne nur junulojn, sed ĉefe plenkreskulojn. Tio endanĝerigas draste la supervivon de la specio.

[redakti] Alio

  • Oni diras, ke el abundo de ŝafgrifoj en antikva Grekio devenas la mito de grifo, kiu en antikvaj bildoj aperas kun kapo kaj krifoj de tiu specio. Poste oni ŝanĝis ties kapon kontraŭ la pli komuna de reĝa aglo.
  • Oni diras ankaŭ, ke la greka dramaturgo Esĥilo mortiĝis pro frapado kontraŭ sia kranio de testudo forlasita ekde alto de ŝafgrifo. Laŭ la legendo la brido ŝajne konfuze opiniis lian senharan kapon ŝtono.
  • Gipaeto estas parto de blazono de Transilvanio, spite la fakton, ke tiu birdo jam ne ĉeestas tiun regionon.

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.hbw.com/ibc/phtml/votacio.phtml?idVideo=3565&tipus=1