Ansergrifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gipo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ansergrifo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gyps Gyps
Specio: Ansergrifo 'Gyps fulvus'
Hablizl 1783
Tutmonda distribuado: malhelverde, la tutan jaron
Tutmonda distribuado: malhelverde, la tutan jaron
Tutmonda distribuado: malhelverde, la tutan jaron
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ansergrifo (Gyps fulvus) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj; krome ĝi estas unu el la plej grandaj rabobirdoj videblaj en Eŭropo ĉar ĝi superas laŭ enverguro (ĝis 260 cm) eĉ la Imperian aglon.

Disvastiĝo kaj medio[redakti | redakti fonton]

Kune kun la monaĥvulturo, la ŝafgrifo kaj la kadavrogrifo (somere), estas unu el la malmultaj vulturaj specioj videblaj en Eŭropo, ĉar troviĝas en Hispanio, Portugalio, kelkaj izolitaj zonoj de Francio (kie ĝi estis reenmetita), Italio, granda parto de Balkanio kaj Krimeo. Ĝi loĝas ankaŭ en norda Afriko kaj okcidenta Azio ekde Turkio, Mezoriento, Arabio kaj Kaŭkazo tra Irano ĝis la regiono Himalajo kaj nordokcidenta Barato. Ĝi estas komuna birdo kaj ie estas tiom multnombra kiom la medio permesas. Parto de la eŭropa loĝantaro -la plej norda kaj juna- estas migranta. El 1000 ĝis 2000 trapasas markolon de Ĝibraltaro fine de septembre kaj oktobre: kelkaj atingas eĉ Senegalion. Simile okazas tra Israelo kaj kanalo de Suez. Poste ili revenas al siaj naskiĝlokoj por reproduktado.

Tiuj precipe palearktisaj birdoj loĝas en montaraj regionoj kie estas profundaj valoj kie moviĝas rapide varmaj aerfluoj. Mateniĝe gipoj ripozas surborde de klifoj kaj ravinoj, atendante varmon por ekflugi. Eknoktiĝe ili revenas al dormejo. Ili preferas ankaŭ proksimon de zonoj dediĉitaj al brutobredado, granda ĉasado kaj kie estas kaj povas morti grandaj mamuloj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ripozanta gipo
Vulture beak sideview A.jpg
Kapo
Kaptiva ekzemplero de Bestoĝardeno

Temas pri facile rekonebla rabobirdo per siaj longegaj kaj larĝaj flugiloj kaj nigra, kvadrata kaj mallonga vosto kompare. Dumfluge kontrastas en ties flugiloj brunaj korpo kaj antaŭflugiloj kun nigraj flugplumaroj. Krome estas iom da blanko ĉekole kaj en radiko de flugiloj.

Ripoze kapo kaj longega kolo estas helgrizaj kaj senplumaj -nur estas blankeca lanugo kie ne restas sango aŭ viandorestaĵoj-. La beko estas malhelgriza aŭ flaveca kaj hokega. Kruroj estas grizaj kaj malfortaj, ĉar ili ne bezonas kapti predojn kiel agloj aŭ falkoj. Estas iom da blanka lanugo sur ili. Ĉe kolbazo troviĝas serio de longaj blankaj -supre- kaj helbrunaj -malsupre- plumoj kiuj aspektas kolumo aŭ krispo. Dorso, antaŭflugiloj kaj ventro estas helbrunaj. La resto malhelbruna. La vostoplumoj estas relative mallongaj.

Ili estas 93–110 cm longaj kun enverguro de 230–280 cm. Ili pezas kutime inter 6 kaj 10 k. Ĉe nomiga raso la maskloj pezas 6.2 al 10.5 kg kaj inoj tipe pezas 6.5 al 11.3 kg, dum ĉe la hindia subspecio (G. f. fulvescens) la vulturoj averaĝe pezas 7.1 kg. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed inoj pezas mezaveraĝe duonkilon plian. Plejpezaj plenkreskuloj estis konstatitaj inter 4.5 al 15 kg, tiuj lastaj en kaptiveco.[1]

Ili estas tipaj vulturoj laŭ aspekto kaj ĉefe pro ties senpluma kapo. Junuloj estas pli malhelaj kaj ruĝecaj; tiuj havas pli brunan krispon.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La gipoj profitas termikojn por cirkla flugascendo.
Gipo kadavromanĝanta.

Tiu gipo estas ŝvebanta birdo pli ol fluganta, ĉar ĝi apenaŭ movas flugilojn. Ili leviĝas super varmaj aerfluoj (termikoj) kaj pasas horojn laŭ la vento serĉe de kadavraĵoj (ĉefe grandaj mamuloj) super malferma kamparo, el kio nurnure nutras sin. Ansergrifo estas adaptita por tia manĝo: ĉiopova vidkapablo por trovi iun ajn kadavraĵon, kaj kiam descendas por manĝi (okazas vulturaj amasigoj kaj interbataloj), enmetas senprobleme sian kapon kaj longan kolon por elpreni karnaĵojn per sia hokega beko.

Ili flugas altege: el 1.800 al 3.500 m super marnivelo kaj dum esceptaj kazoj ĝis 6.000 m. Ili ofte veturas el 50 km al 300 km tage.

Ili estas sociaj birdoj, formante koloniojn por ripozi, dormi, serĉi manĝon per ŝvebo super malfermaj zonoj kaj manĝi. Tiu vulturo gruntas kaj siblas en dormejoj aŭ manĝejoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Gyps fulvus - MHNT

Ansergrifoj reproduktiĝas ĉe montaj klifoj de suda Eŭropo, norda Afriko, kaj Azio, inter monatoj decembro al aprilo. Tiam ili pariĝas stabile -nur se ili malsukcesas reprodukti, separiĝas- kaj nestumas. Ili konstruas simplan neston el bastoneteroj kaj interna herbaro kaj foliaro en klifaj kavernoj, sed povas okazi ankaŭ en arboj. Tie la ino demetas ununuran ovon kovotan de ambaŭ gepatroj dum 58 tagoj laŭ vicoj de po unu aŭ du tagoj. Poste ili vicos ankaŭ dum ĉirkaŭ kvar monatoj por manĝigi la idon, kiu kreskas lante, sed fludaŭre; pro tio, se ĝi ne ricevas akuratan kvanton da manĝaĵo, ĝi ne povas ĉesigi kreskon (malkiel aliaj birdoj) kaj mortas pro malsato. Idoj ekflugas ĉirkaŭ julio, sed restas proksime de la nesto ĝis emancipiĝo. Post kvar aŭ kvin jaroj pariĝas unuafoje.

Reproduktado povas okazi laŭ sola paro, sed plej ofte en apartaj kolonioj eĉ de ĝis centoj da paroj. Iam gipino demetas ovon en nesto de alia rabobirdo kiel Reĝa aglo (Aquila chrysaetos). La populacio estas ĉefe de loĝantaj birdoj, sed kelkaj migras suden por vintri kaj revenas por reproduktiĝi.

La maksimuma vivodaŭro registrita de Gipo estas 41.4 jaroj, de specimeno en kaptiveco.[2]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Gipo atendante termikon sur rokejo

Konataj subspecioj de tiu grifo estas:

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kvankam temas pri specio ne tro minacata, la Ansergrifo estas protektita en kelkaj landoj.

Antaŭe brutbredistoj mortigis ilin pro misaŭgura birdo, kiu minacas naskontajn inojn.

Aktuale la problemo devenas el saniga regularo de la EU kiu malpermesas forlason de brutaro surkampare, ĉefe post la krizo de frenezaj bovinoj.

Tiele la giparoj ampleksegis siajn flugoteritoriojn ĝis nekutimaj lokoj kiaj grandaj urboj aŭ malproksimaj landoj kiaj Nederlando.

Gipo en kolonio de Nacia Parko de Monfragüe, Hispanio.

Pro malabundo de grandaj hufuloj en tiu kontinento kiel cervoj, damaojĉamoj pro troa ĉasado kaj ĉefe malpliigo de arbaroj, kadavraĵoj forlasitaj de ŝafistoj estas (aŭ pli bone dirite: estis) granda parto de la dieto de tiu birdo. Nepras certigi manĝeblojn de gipoj en Eŭropo.

Aliaj minacoj estas venenado, ĝenado al nestoj fare de piedirantoj kaj montogripantoj kaj jam ne tiom ĉasado. Povas okazi perdo de nestohabitato pro konstruado de vojoj, digoj, incendihaltejoj aŭ aliaj infrastrukturoj, urbanizado, troa senarbarigo aŭ arbarklarigado.

Statuso en Eŭropo[redakti | redakti fonton]

  • En Italio la specio survivis nur en Sardinio, sed estis reenmetita en kelkaj aliaj areoj de la duoninsulo. Kiel rezulto kelkaj specimenoj estis vidataj denove en aŭgusto de 2006 en la montaro de Gran Sasso (centra Italio).
Dumfluga gipo
Dumfluga gipo ĉe la Bestoĝardeno de Salcburgo.
Gipoj (unu ripoze kaj du dumfluge), Monfragüe, 25an de Septembro 2016, foto de Eva Hoeg.
  • En Kroatio troviĝas kolonio de Gipo ĉe la urbo de Beli en la insulo de Cres.[3] Tie ili reproduktiĝas je malaltaj lokoj, kaj kun kelkaj nestoj ĝuste nur je 10 m super marnivelo. Tamen la kontakto kun homoj komunas. Tiu populacio faras oftaj movoj al teritorio de Slovenio, ĉefe al monto Stol ĉe Kobarid.
  • En Kipro estas kolonio ĉe Episkopi, Limasolo, sude de la insulo.
  • En Grekio estas preskaŭ 1000 birdoj. En Kreto ili povas troviĝi en plej montaraj areoj, foje en grupoj de ĝis 20.
  • Gipoj estis reenmetitaj sukcese en la Centra Masivo en Francio; ĉirkaŭ 500 troviĝantas nun tie.
  • En Belgio kaj Nederlando estis ĉirkaŭ 100 birdoj somere de 2007. Tiuj estis vagantoj el la populacio de Pireneoj (vidu sube).[4]
  • En Germanio tiu specio malaperis meze de la 18a jarcento. Ĉirkaŭ 200 vagantaj birdoj, probable el Pireneoj estis vidataj en 2006,[5] kaj kelkaj dekduoj de la vagantoj vidataj en Belgio la sekvan jaron pasis al Germanio serĉe de manĝo.[6] Estas planoj por reenmeti la specion en la Alpoj. Septembre de 2008, pecoj de giposto, ĉirkaŭ 35,000-jaraĝaj, estis elfositaj el la kavo Hohle Fels en suda Germanio, kiuj ŝajne formis parton de fluto.[7][8]
  • En Serbio estas ĉirkaŭ 60–65 paroj de Gipo en okcidentaj partoj de la lando, ĉe la monto Zlatar, kaj ankaŭ 35 birdoj en kanjono de la rivero Trešnjica[9] kiuj estas laŭ leĝa protektado el ĉasado.[10]
  • En Svisio estas populacio de kelkaj dekduoj da birdoj.
  • En Aŭstrio, estas relikva populacio ĉe la Bestoĝardeno de Salcburgo, kaj ofte oni vidas vagantojn el Balkanio.
  • En Hispanio estas dekoj da miloj da birdoj, el malpli ol kelkaj miloj ĉirkaŭ 1980. Lastatempe oni registris pliigon de la pason al Afriko de junaj individuoj: el 80 idoj kontrolitaj per GPS la duono vintrumis tien ĉefe en Senegalo.[11]
  • La populacio de Pireneoj ŝajne suferis la efikojn de regularo de la EK pro danĝero de transmito de la BSE, kiu malpermesis ellason de kadavraĵoj surkampare. Tio akre malpliigis la manĝodisponeblon, kaj sekve de la ŝarĝeblo. Kvankam la Gipoj kutime ne atakas grandajn vivantajn predojn, estas dubeblaj, sed nombraj, informoj pri hispanaj gipoj mortigantaj feblajn, junajn aŭ nesanajn vivantajn animalojn ĉar ili tute ne povas trovi sufiĉajn kadavraĵojn por elteni la populacion.[12]

En Azio[redakti | redakti fonton]

  • Troviĝas kolonioj de Gipoj en norda Israelo kaj en Golanaj Altaĵoj, kie granda kolonio reproduktiĝas en la Monto Karmel, la dezerto de Negevo kaj ĉefe ĉe Gamla, kie oni klopodas reenmetajn projektojn ĉe bredocentroj de Naturrezervejoj de Karmel kaj Negevo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • J. Ferguson-Lees, D. A. Christie: Raptors of the World. Christopher Helm, London 2001, ISBN 0-7136-8026-1: S. 118–119 und 431–435
  • U. N. Glutz v. Blotzheim, K. M. Bauer & E. Bezzel: Handbuch der Vögel Mitteleuropas. Bd. 4., 2. Aufl., AULA-Verlag, Wiesbaden 1989: S. 235–259, ISBN 3-89104-460-7
  • M. Terrasse, F. Sarrazin, J.-P. Choisy, C. Clémente, S. Henriquet, P. Lécuyer, J. L. Pinna und C. Tessier: A success story: the reintroduction of Eurasian Griffon Gyps fulvus and Black Aegypius monachus Vultures to France. In: R. D. Chancellor and B.-U. Meyburg (eds.): Raptors worldwide. World Working Group on Birds of Prey, Berlin and MME-BirdLife Hungary, Budapest 2004, ISBN 963-86418-1-9: S. 127–145.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raptors of the World de Ferguson-Lees, Christie, Franklin, Mead & Burton. Houghton Mifflin (2001), ISBN 0-618-12762-3
  2. Carey, James R.; Debra S. Judge. Longevity Records: Life Spans of Mammals, Birds, Amphibians, Reptiles, and Fish. Monographs on Population Aging, 8. Odense University Press. Alirita 13a Septembro 2011.
  3. Gipo en Cres
  4. n-tv.de, 2007-JUN-18: Gipoj en Flandrio. Arkivigite je 2008-10-14 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 2007-JUN-20.
  5. Handelsblatt, 2006-JUN-30: Gipoj super Germanio. Konsultita 2007-JUN-20
  6. n-tv.de, 2006-JUN-22: Gipoj super Germanio. Arkivigite je 2008-10-14 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita 2007-JUN-25
  7. Associated Press, Prahistoria fluto en Germanio estas la plej malnova konata. Konsultita 2009-JUN-24.
  8. Science Centric, Plej frua muzika tradicio dokumentata en SOk Germanio Arkivigite je 2009-07-20 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita 2009-JUN-24.
  9. Kanjono de la rivero Trešnjica
  10. Zlatara turismorganizo, Serbio[rompita ligilo]
  11. Quercus, 440: 47-48, Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 40, Madrido, 2023, paĝo 10.
  12. New Scientist, 2007-JUN-01: Malsataj vulturoj ŝanĝiĝas por survivi Konsultita 2007-JUN-20.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]