Girlando
Girlando estas ornama kunplektaĵo el floroj kaj folioj, en formo de kurba ĉeno. (ReVo)
Simbolo[redakti]
En la greka kaj romia mondo girlando simbolas abundon.
Historio[redakti]
Girlandoj troviĝas en preskaŭ ĉiuj artgenroj. Ekde la 4-a jarcento a.K. en la antikva Grekio ĝi estas kutima ornamaĵo arkitektura. Ankaŭ en la romia arkitekturo kaj murpentraĵoj oni ofte renkontas ilin. Ornamaĵoj de vazoj kaj tomboj montras ankoraŭ nuntempe girlandojn. Ofte uzita planto estas laŭro, sed ankaŭ kverkofolioj, vitoj aŭ fruktoj kaj floroj oftas.
Girlandoj troviĝas ankaŭ ĉe mebloj (tabloj, benkoj) kaj kurtenoj. Dum la 18-a kaj 19-a jarcento ili estis preskaŭ deviga parto de la loĝejo.
Hodiaŭ[redakti]
Girlandoj nuntempe ekzistas ankaŭ el papero, plasto, ... Oni uzas ilin por ornami festoĉambrojn dum naskiĝdatrevenfestoj, kristnasko, karnavalo, ...
