Girma Wolde-Giorgis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Girma Woldegiorgis

Girma WOLDEGIORGIS (amhare ግርማ ወልደ ጊዮርጊስ, naskita en decembro 1924 en Adisabebo) estas la ŝtata prezidanto de Etiopio. La parlamento elektis lin prezidanto en oktobro 2001, kvankam li estis relative nekonata en tiu momento. En Etiopio la prezidanto tamen ĉefe havas reprezentajn taskojn.

Woldegiorgis apartenas al la etno de la oromoj. Li lernis la profesion de kontrolisto de aera trafiko kaj poste faris militistan karieron. En 1956 li fariĝis ĝenerala direktoro de la civila aviado en Etiopio kaj estrarano de la etiopia aviada asocio. En 1960 li fariĝis parlamentano kaj en 2001 li fariĝis surprize prezidanto.

Je la 9a de oktobro 2007 li estis elektita por dua oficperiodo. [1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Girma Woldegiorgis reelektiĝis kiel prezidanto (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]