Girolamo Mei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Girolamo Mei
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1519 (1519-05-27)
en Florenco
Morto 1-an de julio 1594 (1594-07-01) (75-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Okupo
Okupo historiisto • muzikologo • muzika teoriisto
vdr
Letero de Girolamo Mei al Vincenzo Galilei, en kiu tiu priskribas la efektojn de la malnovgreka muziko sur la homaj emocioj.


Girolamo Mei (nask. 27-a de majo 1519; mort. julio1594) estis itala historiisto kaj humanisto, fama en la muzikhistorio ekpuŝinte per intelekta imulso la Florencan Skolon revivigi la antikan grekan dramon. Li naskiĝis en Florenco kaj mortis en Romo.

Mei estis la unua Eŭropano post Anicius Manlius Severinus Boethius kiu detale studis la malnovgrekan muzikteorion. Li kompilis siajn eltrovaĵojn en la granda traktaĵo De modis musicis antiquorum (neniam publikata, sed verkita inter 1568 kaj 1573).

Multajn el siaj rezultoj li komunikis al Vincenzo Galilei per multampleksa korespondado; tiuj ĉi informoj estis determinaj je la formado de la nova stilo, kiu evoluis en Florenco fine de la 16-a jarcento, la nova recitativa stilo, el kiu siaflanke evoluis la monodio, la unua muzikdramo kaj eble la opero. Galilei kaj la aliaj anoj de la Camerata Florentina sin dediĉis al la tasko revivigi la muzikon de la malnovgreka dramo kaj, kvankam ili eraris pri tio, kiel realigi ĝin, utiligante la ideojn de Mei ili survojigis unu el la plej gravaj revolucioj en la muzikhistorio.

Mei ankaŭ publikis kaj komentis la tragediojn de Eskilo kaj Eŭripido samkiel multajn aliajn verkojn de klasikantikaj verkistoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Claude Palisca, Girolamo Mei,NewGrove 1980 xii 7-68
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4