Gisbert Schneider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gisbert Schneider
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1934 (1934-01-01)
en Wattenscheid
Morto 1-an de decembro 2018 (2018-12-01) (84-jaraĝa)
en Velbert
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo Kirchenmusikdirektor • universitata instruisto • dirigento
vdr

Gisbert Schneider (* 1934 en Bochum-Wattenscheid) estas emerita profesoro por arta orgenludado kaj improvizado ĉe la Folkwang-altlernejo Essen kaj eklezimuzikdirektoro.

Naskiĝinte en Wattenscheid li alkreskis en Weimar. Tie li ricevis sian unuan orgeninstruon de p-ro Johannes Ernst Köhler. Jam 12-jaraĝa li publike koncertis. Eklezimuzikon kaj direktadon li studis Siegfried Reda ce la Folkwang-altlernejo Essen. Sekvis posteno kiel eklezimuzikisto en Velbert kaj Mülheim an der Ruhr. Ekde 1963 li krome estis docento ĉe la Folkwang-altlernejo Essen, kie li en 1970 ricevis profesoran katedron, kiu faris lin tiam la plej juna profesoro de Nordrejn-Vestfalio.

Li estas premiito de internaciaj orgenkonkursoj kaj ricevis la Förderpreis (progresigan premion) de la lando Nordrejn-Vestfalio. Krom la internacia koncertado li ankaŭ renomiĝis kiel ĵurimembro je internaciaj orgenkonkursoj. De Gisbert Schneider ekzistas registraĵoj por radio kaj sondisko samkiel lumdisko. Li direktas la preĝejan ĥoron Kantorei Velbert. En 1996 li estis dekoraciita per la ordeno Bundesverdienstkreuz.

Schneider en junaj jaroj estis rigardata kiel "mirinfano" ĉe la orgeno kaj apartenas hodiaŭ al la plej profilita interpretistoj precide la la orgenmuziko de J.S.Bach.

Diskografio (malkompleta)[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Middelschulte (1863-1943): Orgelwerke, Gisbert Schneider ĉe la granda Alexander-Schuke-orgeno en la katedralo de Erfurt, Audio-CD 1997, Cybele Records
  • J. S. Bach: orgenverkoj sur la granda Silbermann-orgeno en la katedralo de Freiberg, Gisbert Schneider, plurkanala SACD ludebla ankaŭ per kutimaj KD-iloj, 2003, Cybele Records