Giselle Harabagiu
El Vikipedio
Giselle (Ĝiĝi) HARABAGIU (haraBAĝju) (naskita en 1913; mortinta la 1-an de decembro 2001 en San-Francisko)[1] estis rumandevena usona esperantisto kaj UEA-membro ekde 1929.[1]
Honora kaj dumviva membro, ŝi kunorganizis Esperanto-kongresojn kunlabore kun sia frato Henriko (1906–1944), kies memoron ŝi eternigis starigante en 1959 fonduson Pokalo Harabagiu por honorigi "Novajn Talentojn" en Belartaj Konkursoj de UEA.[1] Giselle Harabagiu estis diplomita Cseh-metoda instruisto kaj dumviva membro de ELNA.
Henriko Harabagiu (1906-1944) estis ŝia frato.