Gisèle Halimi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gisèle Halimi
Persona informo
Gisèle Halimi
Naskonomo Zeiza Giselle Elise Taieb
Naskiĝo 27-an de julio 1927 (1927-07-27)
en La Goulette
Morto 28-an de julio 2020 (2020-07-28) (93-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj francaaraba vd
Ŝtataneco FrancioFranca protektorato de TunizioTunizio vd
Alma mater Q56308985 • jura fakultato de la Universitato de Parizo • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Carnot Lyceum of Tunis vd
Partio Socialisma Grupo vd
Subskribo Gisèle Halimi
Familio
Edz(in)o Claude Faux vd
Infanoj Serge Halimi vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato • eseisto vd
Laborkampo eseo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gisèle HALIMI, naskiĝinta Zeiza Gisèle Élise Taïeb (naskiĝis la  27-an de julio 1927(nun 1927-07-27) en La Goulette (Tunizio), mortis la 28-an de julio 2020 en Parizo ) estis advokatino kaj franca feminista kaj politika aktivulino el tuniza origino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi eniris en la advokataron de Tunizo en 1949 kaj daŭrigis sian karieron de advokato en Parizo en 1956.

Ŝi edziniĝis en dua edziniĝo, kun Paul Halimi, poste en tria edziniĝo kun Claude Faux, eks-sekretario de Jean-Paul Sartre kies amikino kaj advokatino ŝi estis. Ŝi estas la patrino de Jean-Yves Halimi, advokato, de Serge Halimi, direktoro de la gazeto "Le Monde diplomatique" kaj de Emmanuel Faux, ĵurnalisto en radiostacio "Europe 1".

Forte engaĝiĝinta en plurajn aferojn, ŝi aktivis por la sendependeco de sia lando Tunizio kaj ankaŭ por Alĝerio, ŝi publike malaprobis la torturojn fare de la franca armeo kaj defendis la aktivulojn de MNA (nacia alĝeria movado) persekutitajn de la franca justico. Ŝi kunsubskribis kun Simone de Beauvoir Djamila Boupacha, libron en kiu ŝi ricevis multajn apogojn kaj la partoprenon de famaj nomoj kiel Picasso, kiu faris la portreton de « Djamila Boupacha » ornamantan la kovrilpaĝon.

Sampense, ŝi prezidis enketkomisionon pri la usonaj militkrimoj en Vjetnamio.

Feministino, Halimi subskribis en 1971 la solenan deklaron inter 343 virinoj kiuj deklaras sin abortintaj kaj postulas la liberan aliron al kontraŭkoncipaj rimedoj kaj al la libera aborto.

Kun Simone de Beauvoir, ŝi starigis en 1971 la feminisman movadon '"Choisir" ("Elekti" la kaŭzon de la virinoj) kaj aktivis favore al la nesankcio de la aborto.

Je la proceso de Bobigny en 1972 havanta tre egan reeĥadon, ŝi defendis neplenaĝulinon abortigintan sin post seksperforto. Ŝi uzis la proceson kiel tribunon kontraŭ la leĝo de 1920 (leĝo malpermesanta la antikoncipadon kaj la aborton). Tiu proceso kontribuis al la evoluado al la leĝo Veil en 1975 pri la libervola ĉesigo de gravedeco.

Elektita al la Nacia Asembleo de 1981 ĝis 1984 ŝi amarece konstatis, ke ŝiaj projektoj ne antaŭeniras tiel, kiel ŝi dezirus kaj denuncis «bastionon de la mizogineco ». Ŝia amendo stariganta kvoton da virinoj tamen estis aprobita preskaŭ unuanime fare de la deputitoj en 1982. La malsukcesiĝo de tiu amendo fontis el la Konstitua Konsilio, kiu konsideris ĝin kiel malhelpo al la voĉdon-libereco kaj al la libera esprimo de la nacia suvereneco.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

??

Referencoj[redakti | redakti fonton]

??