Gitte Hænning

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gitte Hænning dum benefickoncerto en Kolonjo

Gitte Hænning-Johansson (* 29-an de junio 1946 en Aarhus) estas dana kantistino. Per sia furoraĵo Ich will ’nen Cowboy als Mann ŝi fariĝis en 1963 unu el la plej popularaj interpretistoj de la germanlingva popkanto, povis tamen ankaŭ 1980-aj jaroj defendi sian pozicion kiel matura kantistino per pretendemaj tekstoj el la plumo de libretisto Michael Kunze. Ŝia repertuaro krome ampleksas bluson, ĵazon, muzikalon kaj danan popolkantojn.

Gitte Hænning 2010

Kariero[redakti | redakti fonton]

Hænning unuafoje sursceniĝis en 1954 kiel okjarulo en Danujo. Ŝia patro Otto Johansson estis kantinstruisto kaj glatigis al ŝi la vojon, surdiskigante per ŝi la germanan furorkanton Ich heirate Pappi danlingva (Giftes med farmand, publikigita la 20-an de oktobro 1954). En 1958 ŝi validis kiel plej fama infana stelulo de tuta Skandinavujo, jam prezentis en la televido, en filmoj kaj sur la muzikalscenejo kaj faris 16 diskojn. Ekde la fino de la 1950-aj jaroj ŝi publikigis ankaŭ en germana lingvo. En la fruaj 1960-aj jaroj ŝi estis tre sukcesa laŭ la danaj kaj svedaj furorkanta ranglistoj.

Nils Nobach malkovris ŝin en 1960 por la germanlingva furorkanto kaj peris al ŝi kontrakton kun diskeldonejo Electrola. Post komence modera sukceso ŝi gajnis en 1963 la Germanan Furorkanto-Festivalon per la titolo Ich will ’nen Cowboy als Mann

Gitte (maldekstre) kun sia patro (dekstre) en 1957

Sekvatempe Gitte plejofte prezentis kune kun popkantisto Rex Gildo. Ili estis meze de la 1960-aj jaroj la plej populara duopo sur la germana furorkanta merkato. Ofte ŝi gastis je televidspektakoj. Jam frue ŝi renkontiĝis kun ĵazo. En 1968 la fervora ĵazamatorino sonregistris kun la renoma ĵazbandego de Kenny Clarke/Francy Boland la albumon My Kind of World, kiun la recenzo akceptis bonvole, nome kiel lumdiska novpublikaĵo titole Out of This World.

Fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj Gitte Hænning sukcesis per kantoj kiel Probleme, Aber heimlich, Millionär, Weiße Rosen, Dann kamst Du kaj Regenbogen. Krome ŝi tenis en la televido proprajn personajn spektaklojn (1974, 1978, 1981, 1983). Dum kiam ŝi establiĝis en Germanujo kiel stelulo, ŝia stelo paliĝis iomete en Skandinavujo, kie ŝi tamen publikigis kantojn. En la 1980-aj jaroj ŝi okupiĝis pri pli seriozaj popkantoj. Dum la 1990-aj jaroj Hænning aktoris kelkajn monatojn je Berlino en la muzikalo Shakespeare & Rock’n’Roll, kiun produktis ŝia tiama vivkunulo Friedrich Kurz. Ankaŭ ŝi apartenis al la ensemblo de la sukcesaj berlinaj tendoprezentadoj de Die Zauberflöte sub la reĝio de George Tabori. Foje ŝi ankaŭ gastis je festivaloj. Ĵazkoncerto por ŝia patro Otto Hænning en la Komika Opero je Berlino en 1997 fariĝis granda sukceso. La koncerto Songs for My Father ankaŭ estis publikigita kiel lumdisko.

Ekde 2001 ĝis 2003 ŝi sukcese vojaĝis per sia In-Jazz-programo tra Germanujo. Ĝis en la nuntempo ŝi ĉiam denove prezentas ĉi tiun programon. Novembron 2004 Gitte festis sian 50-jaran scenejojubileon per eta koncertserio kaj kantis malnovajn kaj novajn kantojn. Por la jubileo ŝi publikigis jam du lumdiskajn albumojn – ĵazan koncertalbumon de la „In Jazz“-vojaĝo kaj la popalbumon Johansson, dediĉita al sia patro mortinta printempon de 2004.

Gitte, Wencke, Siw 2005 en Frankfurto

Ekde junio de 2004 ĝis fine de 2007 Gitte staris kune kun Wencke Myhre kaj Siw Malmkvist kun la programo Gitte, Wencke, Siw – Die Show („GWS-Die Show“) pli ol 500-foje sur la scenejoj en Berlino, Hamburgo, Munkeno, Frankfurto, Stutgarto, Bremeno, Svisujo kaj Aŭstrujo same kiel en multaj aliaj lokoj. Kun la du koleginoj ŝin ligas krom sia skandinava deveno kelka simila stacio en la spektaklokomerco. La publikigita koncert-lumdisko de la spektaklo atingis printempon de 2005 rangon 100 laŭ la oficialaj germanaj vendoranglistoj.

En sia hejmlando Gitte estis en1980 longtempe sukcesa per la dana versio de Bleib noch bis zum Sonntag. La disko tie atingis ranglokon 4. Sekvis nur kelkaj lumdiskoj kun la furoraĵoj, sed neniuj novregistraĵoj. Surprizis do la vendosukceso de la lumdisko-kvaropo „Den komplette Popboks 1958–1965“ printempon de 2006, kiu atingis en Danujo la 8-an rangon en la albumaj ranglistoj.

Novembron 2006 la dokumenta filmo Ich will alles – Die Gitte Haenning Story de reĝisoro Marc Boettcher estis prezentata dum la filmfestivalo Nordische Filmtage Lübeck kaj poste ankaŭ dissendita televide. Junion de 2007 la filmo aperis per DVD kaj ĉe-flanke ankaŭ aperis duopa lumdisko pri tio.

Fine de aŭgusto de 2007 diskeldonejo Sony BMG publikigis la tri sukcesajn albumojn Bleib noch bis zum Sonntag, Ungeschminkt kaj Berührungen denove kiel lumdisko-triopo. Ĉiuj tri albumoj ne plu estis sur la merkato ekde fine de la 1980-aj jaroj kaj nun denove estas aĉeteblaj.

Aŭtunon de 2007 ŝi denove koncertis en Germanujo. Ŝi vojaĝis kune kun orkestro, kiun ŝi aparte kunmetis, kun ĵazprogramo „Ich will“ tra germanaj teatrejoj kaj koncertejoj. Ekde oktobro de 2008 Gitte Haenning kaj ŝia 13-kapa orkestro vojaĝis kun la popprogramo„Ich will alles – Tour 2008“. La vojaĝon ŝi daŭrigis en 2009 kaj 2010 per la programo Ich will alles.

Ekde fine de majo ĝis julio de 2010 li aktoris kaj kantis en la teatra enscenigo de Twelfth Night, or What You Will de William Shakespeare je la reĝio de Armin Holz dum la festivalo Ruhrfestspiele' en Marl kaj poste je la Renaissance-Theater en Berlino la rolon de la „arlekeno“. Novembron de 2010 ŝi publikigis sian novan albumon konsistantan el novregistraĵoj de ŝiaj plej sukcesaj furoraĵoj kaj el kvar novaj kantoj titole Was ihr wollt. Per tio ŝi sukcesis post 27 jaroj eniri la germanajn ranglistojn kiel soloistino.

Privataĵoj[redakti | redakti fonton]

Meze de la sesdekaj jaroj ŝi estis en amrilato kun la dana ĵazbasisto Niels-Henning Ørsted Pedersen. Fine de la sesdekaj kaj komence de la sepdekaj jaroj ŝi kunvivis kun komponisto Robert Cornford en Londono kaj Romo. Gitte edzigis en 1974 sian organiziston Jo Geistler. La geedzo eksiĝis tamen en 1976. En la okdekaj jaroj reĝisoro Pit Weyrich estis ŝia vivkunulo. En la naŭdekaj jaroj ŝni akompanis muzikalproduktisto Friedrich Kurz.

Ekde kelkaj jaroj ŝi loĝas en Berlino.

Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]