Giubiasco (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Giubiasco
Blazono de la komunumaro Giubiasco
Giubiasco
Mapo de la komunumaro Giubiasco
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Ĉefloko Giubiasco
Koordinatoj  46° 10′ N 9° 0′ O / 46.167 °N, 9.000 °O / 46.167; 9.000 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ N 9° 0′ O / 46.167 °N, 9.000 °O / 46.167; 9.000 (mapo)
Nombro de loĝantoj {{{loĝantoj}}}
Areo 84,10 km²
Loĝantardenseco 201,0 loĝantoj/km²


La komunuaro Giubiasco estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Belinzono. Ĝi havis 16903 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Giubiasco.

Geografio

La komunumaro Giubiasco situas sude de la kantonĉefurbo Belinzono. Ĝian nordokcidentan limon formas la rivero Tiĉino, ĝian orientan parto formas la valo de la rivero Morobbia, kiu alfluas al Tiĉino, dum ĝia suda parto estas senakvigita de la rivereto Vedeggio al la Lago de Lugano.

Trafiko

En la komunumaro Giubiasco situas la montpasejo Monte Ceneri, kiu disigas la sudan kantonparton kun la urbo Lugano de la norda kantonparto kun la valo de Leventina, Belinzono, Magadina-ebenaĵo kaj Locarno. Tra la pasejo kondukas la fervojlinio de Belinzono al Lugano, la svisa aŭtovojo A2 kaj la kantona ĉefvojo n-ro 2. Estas nuntempe konstruata fervoja tunelo sub Monte Ceneri kiel sekvo de la Gotardo-bazotunelo.

Komunumoj de la komunumaro Giubiasco

La komunumaro Giubiasco konsistas (stato en 2013) el 7 komunumoj, el kiuj Giubiasco estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Cadenazzo Cadenazzo 2401 8.5 5003
Camorino Camorino 2697 8.3 5004
Giubiasco Giubiasco 8364 6.2 5005
Isone Isone 384 12.9 5009
Pianezzo Pianezzo 579 8.0 5014
Sant'Antonino Sant'Antonino 2264 6.6 5017
Sant'Antonio Sant'Antonio 214 33.6 5028
Totale 7 16903 84,1 -


Eksteraj ligiloj