Giulietta Masina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giulietta Masina
Persona informo
Naskonomo Giulia Anna Masina
Naskiĝo 22-an de februaro 1921 (1921-02-22)
en San Giorgio di Piano,  Italio
Morto 23-an de marto 1994 (1994-03-23) (73-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo pulma kancero
Tombo Fellini tomb
Lingvoj itala
Loĝloko Reĝlando ItalioRomo
Ŝtataneco Reĝlando ItalioItalio
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"
Subskribo Giulietta Masina
Familio
Edz(in)o Federico Fellini
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoroscenaristo • television writer
vdr
Artista portreto de Giulietta Masina kiel Gelsomina kun klaŭna vizaĝo kaj senkulpula mieno, nome rolulo kiu ŝi poste ripetos por aliaj filmoj de Fellini.[1]

Giulia Anna Masina, konata en la arta mondo kiel Giulietta Masina (San Giorgio di Piano, 22-a de februaro de 1921Romo, 23-a de marto de 1994), estis aktorino itala kaj edzino de la kinisto Federico Fellini.

Subskribo de Giulietta Masina

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi pasigis plej parton de infanaĝo kaj adolesko en Romo ĉe onklino vidvino. Studis ĉe religiula lernejo kaj poste licenciiĝis en Filozofio kaj Beletristiko ĉe la Universitato de Romo "La Sapienza". Dume ŝi jam ekludis kaj dum la lernojaro 19411942 ŝi partoprenis en nombraj spektakloj de danco, muziko kaj teatro universitate. En 1943 ekludis kiel dancistino, kantistino kaj aktorino en diversaj operetoj kaj komediaj ludoj.

Fellini kaj Giulietta[redakti | redakti fonton]

Poste ŝi eklaboris en radio, kun Nella Maria Bonora kaj Franco Becci, tre popularaj tiam. Ŝi eksucesis pro la radia serio Terziglio, kun Angelo Zanobini kaj teksto de Federico Fellini, tiam juna redaktoro de la satira revuo Marc'Aurelio. Giulietta kaj Federico geedziĝis en 1943, kaj ekis ama kaj arta rilato, grava kaj longdaxura en la historio de la itala kino. Kelkaj monatojn post la geedziĝo hejma akcidento okazigis al ŝi aborton kaj poste ŝi naskis en marto de 1945 filon Pierfederico, kiu bedaŭrinde mortiĝis nur post unu monato. Ŝi jam ne havos filon.

Post la fino de la Dua Mondmilito, ŝi revenis al teatro universitata per la verko Angelika, verkita kaj reĝisorita de Leo Ferrero kaj kunludita de Marcello Mastroianni, aliaj de la italaj aktoroj plej agnoskitaj de la historio. La verko Gli innamorati estis ŝia lasta teatraĵo en 1951.

Ŝia vera unua laboro en kino okazis en 1947 en la filmo Senza pietà, reĝisorita de Alberto Lattuada kaj ludita kun Carla del Poggio. Estos kun sia edzo kiel ŝi atingos popularecon per la mita rolulo de Gelsomina en la filmo La strada (1954), kun Anthony Quinn kaj Richard Basehart.

En 1957, Giulietta Masina ludis eble sian plej gravan rolon en Le notti di Cabiria[2] reĝisorita de lia edzo. Tiu rolulo jam aperis eke en aliaj antaŭaj filmoj de Fellini kiaj Lo sceicco bianco de 1951. En 1958 ŝi laboris kun Alberto Sordi en la filmo Fortunella de Eduardo De Filippo. Fellini laborigos sian edzinon ankaŭ en la filmo Giulietta degli spiriti[3] (1965), nome historio iom surrealista pri la malfidelido ĉe paro. Post dudek jaroj, en 1985, ŝi aktoros por Fellini en la melankolia historio de Ginger e Fred kie kun Marcello Mastroianni ludos iaman dancoparon kiu imitis al Fred Astaire kaj Ginger Rogers, tre popularaj dummilite kunigitaj post jaroj invititaj de televida programo, modelo de konsumismo kaj de facila sentimentalismo.

Notoj[redakti | redakti fonton]