Giulio Andreotti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Andreotti en 1978

Giulio Andreotti (naskiĝis la 14-an de januaro 1919(nun 1919-01-14), mortis la 6-an de majo 2013 (94-jara) estis Itala politikisto, kiu estis la Itala ĉef-ministro en sep malsamaj okazoj kiel reprezentanto de la Itala kristan-demokrata partio.

Andreotti naskiĝis en Romo, kaj fariĝis aktiva en la kristan-demokrata partio dum la dua mond-milito. Li eniris la parlamenton en 1946 por la unua fojo. Dum lia vivo, krom estis sep foje la ĉef-minisro, li ankaŭ estis plurfoje ordinara ministro. Li certe estis unu el la plej gravaj politikistoj de la itala historio. En 1991 li fariĝis dum-viva senatoro. Andreotti ĉiam estis centra kaj kristana politikisto, kiu kontraŭstaris komunismon kaj estis amikeca kun Usono.

En 2002, Andreotti estis kondamnita al dudek-kvar jaroj en la malliberejo pro la organizado de la murdo en 1979 de la ĵurnalisto Mino Pecorelli, kiu skribis en artikoloj ke Andreotti havis ligojn kun la mafio. En apelacia procedo la postan jaron la origina decido estis ŝanĝita, ĉar la kortumo decidis ke ne estis sufiĉe da pruvoj por kondamni Andreotti. La saman jaron, alia kortumo en Palermo deklaris ke li havis fortajn kontaktojn kun la mafio, sed nur antaŭ 1980, do la krimoj jam ne plu estas puneblaj.

Dum lia politika kariero, Andreotti ĉiam estis akuzita pri kaŝitaj rilatoj kun la sekretaj servoj, la mafio, la P2 kaj tiel plu. Li mortis la 6-an de majo 2013.