Giuseppe Bianchini

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Giuseppe Bianchini (1704, Verono -1764 Romo) estis itala oratoriano, nome membro de la religiula Ordendo de Sankta Filippo Neri, krom bibliisto, historiisto kaj liturgiisto, serĉata kaj konsultata de sciecaj kaj konataj eminentuloj. Papo Klemento la 12-a, ekzemple, kaj papo Benedikto la 14-a, kiuj multe konsideris lian instruadan aktivecon, lin enirigis diversajn esplorajn instituciojn kiujn fine li honoris kaj foje presidis.

Verkoj

Inter liaj sciencaj aktivecoj estas granda projekto, nome Bianchini planis grandengaĝan rekontrolon pri tekstoj de la Biblio, nome Vindiciae Canonicarum Scripturarum Vulgatae Latinae editionis, kiu devis etendiĝis tra diversaj volumoj, kies tamen estis eldonita nur la unua (Romo 1740). PLej elstaras lia “Evangeliarium quadruplex Latinae versionis Antiquae seŭ ktp, 2 voll. (Romo, 1749).
Inter liaj prihistoria verkoj meritas esti menciata la kvar volumon, kiun li aldonis al la tri.voluma historia verko de lia onklo Francesco Bianchini, nome Anastasii bibliothecarii Vitae Rom. Pontif.” Romo, 1735). Li ankaŭ publikigis volumon “historiae ecclesiasticae quadripartitae (Romo, 1752-1754).
Inter la verkoj pri liturrgio menciindas “Liturgia antiquario hispanica, Gothica, Isidoriana, mozarabica, toletana mixta (Romo, 1746). Li ankaŭ entreprenis eldonon de la verkoj de B. Thomasius, sed nur la unua volumo vidis la lumon (Romo, 1741). [1]

Li estis ankaŭ ŝanĝita esplori kaj verki raporton pri la “spontana ekbrulo” de la grafino Cornelia Zangari (Verono, 1731, publikigitan en Romo). ([Http :/ / anomalyinfo.com / articoli / sa00014.php? page = SHC "contessa Cornelia Bandi del Mar Morte Fiery"]; Bianchini, G. (1743) parere sopra la morte della Cagione della Contessa Cornelia Zangari, Casenate Bandi ne ' ; 3a Ediz. Roma: Puccinelli Ottavio).[2]

Analizisto de kodeksoj

Bianchini interesiĝis kaj science priskribis, por la aŭtentikeco kaj enhavo, diversajn bibliajn manuskriptojn, gastigitajn en diversaj muzeoj kaj bibliotekoj de Italio. Inter ili menciendas ekzemple la:

Notoj

  1. [Http :/ / www.newadvent.org/cathen/02541b.htm Giuseppe Bianchini]
  2. Enciklopediaj kompilistoj pri tiu epoko senĉeniĝis tra malsamaj hipotezoj; inter ili tiu de la kanoniko Giuseppe Bianchini, kiu publikigis “Parere Sopra la cagione della morte della Contessa Zangari ne’ Bandi Cesenate”, trovita parte bruligita en ŝia ĉambro: Bianchini ekskludis “diablan kaŭzon” de la ekbrulo kaj unukaze parolis pri “spontana ekbrulo aŭ membruligo”: “Mi opinias ke, tial, la pia Damo estus cindrigita pro la varmo kiu en ŝiaj internaĵoj sin estigis... estas montrate ke la materioj komponantaj nian korpon estas grandparte taŭgegaj al sinbruligo kaj estas konataj kazoj de akutaj febroj kiuj cindrigis la ostojn”.

Eksteraj ligiloj

  • Villa Rosa, Memorie degli Scrittori Filippini (Napoli, 1837)
  • Mangenot, Giuseppe Bianchini versioni et les anciennes latines de la Bible (Amiens, 1892)
  • Hurter, Hugo von,' Nomenclatore, III, 71 ss.
  • Katolikaj enciklopedioj: