Giuseppe De Nittis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Memportreto

Giuseppe DE NITTIS (naskiĝinta 25-an de februaro, 1846 - mortinta 12-an de aŭgusto, 1884) estis itala pentristo, kies verko unuigas la stilojn de la Pentrosalono de Parizo kaj Impresionismo.

De Nittis naskiĝis en Barletta, kie li unue studis sub Giovanni Battista Calò. Post esti forpelita en 1863 de la Instituto di Belle Arti en Napolo pro ribelemeco, li komencis sian karieron kun la ekspozicio de du pentraĵo ĉe la Napola Promocio. De Nittis ekkontaktiĝis kun kelkaj el la artistoj konataj kiel la Macchiaioli, amikiĝinte kun Telemaco Signorini kaj ekspoziciuminte en Florenco.

En 1867 li translokiĝis al Parizo kaj eniris kontrakton kun la artovendisto Goupil, kiu demandis lin produkti vendeblajn ĝenrajn verkojn. Post esti gajninta iom da videbleco per ekspoziciado ĉe la Salono li reiris al Italio kie, nun libera pentri el naturo, li produktis kelkajn vidojn de Vezuvio.

En 1872 De Nittis reiris al Parizo kaj, ne plu sub kontrakto de Goupil, prestis sukceson ĉe la Salono kun sia pentraĵo Che freddo! (Frostanta!) de 1874. En tiu sama jaro li invitiĝis al ekspozicio ĉe la unua Impresionista ekspozicio, okazinta ĉe Nadar. La invito venis de Edgar Degas, kiu estis amiko de kelkaj italaj artistoj loĝintaj en Parizo, kiel Signorini, Giovanni Boldini, kaj Federico Zandomeneghi.

Veturo al London rezultis je nombro de Impresionismaj pentraĵoj. Dum sekva veturo al Italio De Nittis ekuzis paŝtelojn, kiuj estus grava artilo por li en siaj ceteraj vivjaroj. Denove en Parizo, kie sia hejmo estis favorata kunvenejo por Parizaj verkistoj kaj artistoj, kaj ankaŭ eks-Italoj, li faris paŝtelajn portretojn de famuloj, ekzemple: De Goncourt, Zola, Manet, kaj Duranty.

En 1884, je la aĝo de 38, De Nittis mortis subite de apopleksio ĉe Saint-Germain-en-Laye.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 10-an de decembro, 2006.