Giuseppe Sammartini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Giuseppe Baldassare Sammartini (* 6-a de januaro 1695 en Milano; † inter 17. kaj 23-a de novembro 1750 en Londono) estis Itala hobojisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Milano kiel frato de la pli konata komponisto Giovanni Battista Sammartini, kiun oni ankaŭ nomas „Milana“ Sammartini, kaj post sia funkcio kiel hobojisto en la orkestro de la Milana Regio Ducal Teatro li iris al Londono je 1727, kie li ludis hobojon en la Opera orchestra. Tial oni poste nomis lin „Londona“ Sammartini. Poste li forlasis la orkestron kaj sub la patroneco de la princo de Kimrio li deĵoris kiel muzika direktoro de la Chamber Concerts [ĉambrokoncertejo]. Li ankaŭ muzikis sub la direktado de Georg Friedrich Händel en la Londona King’s Theater kaj jam dumvive li famiĝis kiel hobojovirtuozo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj komponaĵoj – pleje sonatojkonĉertoj por la propra instrumento, sed ankaŭ Concerti grossi – unue ne estis tiel konataj. Multaj el liaj verkoj nur post lia morto estis publikitaj, tiam ili ja trafis sur vastan aprobon kaj estis ludataj ĝis en la 19-a jarcento en la koncertoj pri malnova muziko.

Nuntempe Giuseppe Sammartini ĉefe estas konata de la hobojistoj. Lia sonato G-maĵoro por hobojo kaj figurita baso, noveldonita ĉe la eldonejo Schott, apartenas al la baroka normrepertuaro por ĉi tiu instrumento.

La verkaro de Sammartini inkluzivas sonatojn por fluto kaj violono, sonatoj por 2 flutoj kun figurita baso, 12 sonatoj por violono (dediĉata al la princino de Kimrio) 6 konĉertoj por violono, concerto grosso, klavicenkonĉertoj, 6 solopecoj por la bekfluto kaj 6 sonatoj por 2 bekflutoj kaj violonoj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]