Giuseppe Torelli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Torelli
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aprilo 1658 (1658-04-22)
en Verono
Morto 8-an de februaro 1709 (1709-02-08) (50-jaraĝa)
en Bolonjo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo komponistoviolonisto • aldviolonisto • muzikinstruisto
vdr

Giuseppe TORELLI (n. 22-an de aprilo 1658 en Verona; m. 8-an de februaro 1709 en Bolonjo) estis itala violonisto kaj komponisto de la baroko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Torelli estis unu el la elstaraj italaj komponistoj kaj violonistoj. Li devenis de la renoma artista familio Torelli kaj ricevis sian edukadon verŝajne en la medio de la altrenoma katedralorkestro de San Petronio. Kompozicion li studis ĉe Giacomo Antonio Perti en Bolonjo kaj kiel 26-jarulo membriĝis post severa ekzameno en la altrenoma Accademia Filarmonica. Ekde 1686 li estis vjolisto en la orkestro de Bolonjo. En 1698 li fariĝis kapelmajstro de la kortega kapelo de la markgrafo de Ansbach. En 1699 kaj 1700 li laboris en Vieno kaj ekde 1701 ĝis sia vivofino denove en Bolonjo.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Lia verkado grave influis la evoluon de la granda konĉerto. Sed li ankaŭ enkondukis la trimovimentan formon de la konĉerto (rapida, malrapida, rapida), kiu poste estis ĝenerale transprenata. Lia verkaro ampleksas sep verkseriojn kun entute 84 konataj verkoj.

Li enkondukis proksimume 1700 la muzikadon de violonsolisto kun la orkestro, tiam vojrompa novigo kompare kun la granda konĉerto, kie konĉertis soloista grupo. Modelo estis la jam cent jarojn antaŭe aperinta operario. Torelli verkis ĉefe sonatojn, grandajn konĉertojn kaj solokonĉertojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 10 sonate a tre, op. 1 (1686, Bolonjo)
  • Concerti da camera a due violini e basso, op. 2 (1686, Bolonjo)
  • Sinfonie a due, tre e quattro strumenti, op. 3 (1687, Bolonjo)
  • 12 sonate per violino e basso continuo, op. 4 (1688, Bolonjo)
  • Concerto e sinfonia a quattro, op. 5 (1692, Bolonjo)
  • Concerti musicali a quattro, op. 6 (1698, Augusta) (Concerti grossi)
  • Capricci musicali per violino e viola, op. 7
  • Concerti grossi, op. 8 (1-6 per 2 violini, 7-12 per 1 violino; con pastorale per il santissimo Natale; 1709)

Pluaj 30 konĉertoj por 1 ĝis 4 trumpetoj kaj orkestro (trumpetsimfonio), la trumpeto validis kiel instrumento de princa potenco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Senkostaj muzikaĵoj fare de Torelli en la Werner Icking Music Archive ("Muzika Arkivo de Werner Icking")