Giuseppe Verdi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Verdi
Giuseppe Verdi (1886)
Giuseppe Verdi (1886)
Bazaj informoj
Naskonomo Joseph Fortunin Francois Verdi
Naskiĝo 10-an de oktobro 1813 (1813-10-10)
en Le Roncole, Taro,  Unua Franca Imperio
Morto 27-an de januaro 1901 (1901-01-27) (87-jaraĝa)
en Milano,  Reĝlando Italio
Edz(in)o Margherita Barezzi • Giuseppina Strepponi
Ĝenroj Opero
Profesio komponisto
Aktivaj jaroj 1830-1897
Retejo www.verdi.san.beniculturali.it
vdr
Subskribo G. Verdi

Giuseppe VERDI ([d͡ʒuˈzɛppe ˈverdi]; Esperantigite: Ĝuzeppe Verdi) (naskiĝis la 9-an de oktobro 1813, en Provinco de Parmo, kaj mortis la 27-an de januaro 1901, en Milano) estis itala komponisto.

Giuseppe Verdi naskiĝis en 1813 el neriĉa familio de kampara gastejo. Li komencis lerni muzikon ĉe la orgenisto de sia vilaĝo. Post malsukceso al akceptekzameno por la muzika konservatorio de Milano, li daŭrigis sian muzikan lernadon ĉe privata instruisto dum tri jaroj.

Tre frue li estis ema al lirika teatro kaj verkis sian unuan operon prezentitan al la Scala de Milano en 1839.

Poste okazis malfacila periodo. Lia dua opero malsukcesis, liaj unua edzino kaj infanoj mortis, kaj Verdi pensis forlasi la muzikon. Sed li revenis kun Nabucco, kiu triumfiĝis. Tiu verko estas la unua manifestado de la genio de Verdi.

Dum la postaj dek jaroj, Verdi multe laboris, verkanta dek-du operojn, eĉ prizorganta elekton de kantistoj kaj scenaĵo.

Iom post iom, operon post opero, li iĝis fama. Inter 1851 kaj 1853 li prezentis sian trilogion, Rigoletto, La Traviata, Il Trovatore kiu estis la pinto de la tiuepoka opera tradicio.

De tiam, li malpli verkis kaj evoluis al moderna teatraĵo. Kiam alvenis la Vagneria revolucio, Verdi estis preta. Li adoptis la novan spriton, kaj tion pruvis per Otello (1887) kaj Falstaff (1893).

Li forpasis en 1901, amata de ĉiuj italoj, ne nur pro lia muziko, sed ankaŭ pro lia daŭra subteno de la memstaranta Italio.

Listo de operoj

  • Nabucco (1842)
  • Macbeth (1847)
  • Luisa Miller (1849)
  • Rigoletto (1851)
  • Il Trovatore (1853)
  • La Traviata (1853)
  • I Vepri Siciliani (1855)
  • Simon Boccanegra (1857)
  • Un balo in Maschera (1859)
  • La Forza del destino : La Forto de la Destino (1862)
  • Don Carlo (1867)
  • Aïda Aida (1871)
  • Otello (1887)
  • Falstaff (1893)


Notoj kaj referencoj

Literaturo

  • Budden, Julian (1973). The Operas of Verdi, Volume I (3rd ed.). Oxford University Press. ISBN 0-19-816261-8.
  • Budden, Julian (1973). The Operas of Verdi, Volume II (3rd ed.). Oxford University Press. ISBN 0-19-816262-6.
  • Budden, J. (1973). The Operas of Verdi, Volume III (3rd ed.). Oxford University Press. ISBN 0-19-816263-4.
  • Kamien, R. (1997). Music: an appreciation - student brief (3rd ed.). McGraw Hill. ISBN 0-07-036521-0.
  • Gal, H. (1975). Brahms, Wagner, Verdi: Drei Meister, drei Welten. Fischer. ISBN 3-10-024302-1.
  • Martin, G. (1963). Verdi: His Music, Life and Times (1st ed.). Dodd, Mead & Company. ISBN 2001456720.
  • Parker, Roger (2001). "Giuseppe Verdi". Grove Music Online. Oxford University Press.
  • Parker, Roger (1992). "The New Grove Dictionary of Opera". In ed. Stanley Sadie. The New Grove Dictionary of Opera. ISBN 0-333-73432-7.
  • Phillips-Matz, Mary Jane (1993). Verdi: A Biography (1st ed.). Oxford University Press. ISBN 0-19-313204-4.
  • Michels, Ulrich (1992). dtv-Atlas zur Musik: Band Zwei (7th ed.). Deutscher Taschenbuch Verlag. ISBN 3-423-03023-2.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara