Giuseppe di Stefano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe di Stefano
Giuseppe Di Stefano (1983)
Giuseppe Di Stefano (1983)
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1921 (1921-07-24)
en Motta Sant'Anastasia
Morto 3-an de marto 2008 (2008-03-03) (86-jaraĝa)
en Santa Maria Hoè
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo operkantisto
TTT
Retejo http://www.giuseppedistefano.it
vdr

Giuseppe DI STEFANO (naskiĝis la 24-an de julio 1921 en Motta Sant’Anastasia, provinco Catania, Italio; mortis la 3-an de marto 2008 en Santa Maria Hoè, provinco Lecco, Italio) estis itala operkantisto (tenoro). Li estis unu el la plej gravaj tenoroj de la 20-a jarcento.

Morto[redakti | redakti fonton]

Li estis retiriĝinta al Afriko, kie li vivis kun sia edzino Monika en Diani ĉe la kenja marbordo, sude de Mombasa. Komence de decembro 2004 nekonataj atakis lin kaj lian edzinon en ilia hejmo. Di Stefano suferis gravajn kapvundojn kaj estis dufoje operaciita en malsanulejo en Mombasa.[1] Pro nepliboniĝo de lia sanstato, li estis sendita al la San-Raffaele hospitalo en Milano. Li ne resaniĝis kaj falis denove en komaton en decembro 2007[2] kaj mortis la 3-an de marto 2008 en sia hejmo proksima al Milano.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Chris Pasles: Giuseppe di Stefano, 86; Italian lyric tenor. Los Angeles Times, 4-an de marto 2008
  2. Charles Dick: Italian tenor Di Stefano dies aged 86 Arkivigite je 2008-12-28 per la retarkivo Wayback Machine. Reuters, 3-an de marto 2008
  3. Giuseppe Di Stefano gestorben. FAZ, 4-an de marto 2008

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Semrau: Alles oder Nichts. Giuseppe Di Stefano. Eine Biografie. Residenz, Salzburg 2002, ISBN 3-7017-1295-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]