Gizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Giza)
Saltu al: navigado, serĉo
Gizo
arabe: الجيزة al-Ĝīza
urbo
Egipt 383.jpg
Vido al piramidoj
Oficiala nomo: الجيزة
Lando Flago de Egiptio  Egiptio
Provinco Provinco Gizo
Historiaj regionoj
Parto de Granda Kairo
Piramidoj Piramido de Raĥef, Piramido de Keopso, Granda sfinkso en Gizo
Rivero Nilo
Situo Gizo
 - alteco 16 m s. m.
 - koordinatoj 30°01′00″N 31°13′00″E  /  30.016667°N, 31.216667°O / 30.016667; 31.216667 (Gizo)
Loĝantaro 2 681 863 (2008)
Fondo antikvo
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 12613
Telefona antaŭkodo 20-2
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo Piramidoj de Gizo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1979 (#3)
Numero 86
Regiono Afriko
Kriterioj i, iii, vi
Situo enkadre de Egiptio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Egiptio
Situo enkadre de Afriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Afriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Giza
Piramidoj de Gizo
Piramidoj en Gizo
Monda heredaĵo de UNESKO

Gizo (aŭ Giza, Gizeh aŭ Ĝiza; arabe الجيزة al-Ĝīza) estas urbo en Egiptio proksime al Kairo. Ĝi apartenas al administrada distrikro al-Ĝīza (el-Gīza), kies administra centro ĝi estas. Gizo havas 2.443.490 loĝantojn (stato 1-an de januaro 2005).

Gizeh estas la elparolo en egipta araba lingvo. La ĝenerala araba lingvo elparolas ĝin kun "ĝ", pro tio en la angla traskribo ofte aperas kun "j" (tiel Jizah). La "h" vortofine estas muta. La finvokalo povas esti "a", "e'" aŭ "e". La nomo ofte aperas, kiel multaj arabaj nomoj, kun la difinita artikolo al- (dialekte el-). La esperantigo 'Gizo' aperas en Poŝatlaso de la mondo kaj en Etimologia Vortaro de la propraj Nomoj (2005, de André Cherpillod).

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Antikva Egiptio en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptujo, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj estas la piramidoj de Gizo:

Citaĵo
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.[1] 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 121-122.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]