Gizela de Bavario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Beatulo Gizela de Bavario, el la dinastio de Otto-idoj (Liudolf-idoj), estis edzino de Stefano la 1-a (Hungario), sekve ŝi estis la unua hungara reĝino.

Stefano kaj Gizela fondas preĝejon en Óbuda

Gizela naskiĝis supozeble en 984 en Regensburg. Ŝi mortis la 7-an de majo 1065 en Passau. Ŝi estis la filino de la bavara duko Henriko la 2-a, nomata "Henriko la Kverelulo", kaj fratino de la pli posta germana imperiestro (disputanta) Henriko la 2-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pro la nova politikado de Hungario ŝi edziniĝis en 996, poste ŝi sekvis Stefanon kun germanaj kavaliroj al Hungarujo. Ŝi ricevis la epiteton "hungarlanda". Ŝia tasko estis apogi la kristanismon en la nova patrujo. Ŝi kudris mesan veston, kie estas videblaj Stefano, Gizela kaj Emeriko de Hungario. Ŝi fondis diversajn kirkojn kaj monaĥejojn.

Ŝi naskis 2 filojn: Otto mortis frue, Emeriko mortis dum ĉasado, sekve post morto de Stefano mankis reĝido. De la sekvaj reĝoj Samuel Aba kaj Petro Orseolo ŝi ricevis maldignan sorton, tial ŝi hejmenvenis al Passau kaj iĝis monaĥino, baldaŭe monaĥinestro. Ŝia tombo estas pilgrimejo.

En Veszprém Kapelo de Gizela (Veszprém) portas ŝian nomon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj germana Vikipedioj
Skulptaĵo de Stefano kaj Gizela en Veszprém