Glaĉer-kreskigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glaĉer-kreskigoglaĉer-greftado estas metodo en nordokcidenta Pakistano, por rezervi akvon. La tekniko konsistas el sistemo de tuboj kaj baraĵoj kaj estis evoluigita fare de Chewang Norphel en 1987. Li estas iama inĝeniero kaj kunlaboranto de Leh Nutrition Project en Ladakh. Pro ellaboro de tiu tekniko, Norphel estis distingita en 1999 per Asian Innovation Award de la ĵurnalo Far Eastern Economic Review kaj en 2007 per Silver Award de Harmony for Silvers Foundation.

Loĝantoj de altmontaraj valoj pli kaj pli ofte konfrontas kun la problemo, ke la precipitaĵo falas vintre kaj en la valoj apenaŭ restas akvo por akvumado, kultivado de agroj. En tiu problemo celas ehlpi tiu metodo de la glaĉer-kreskigo.

Oni povas kreskigi glaĉerojn en alto de pli ol 4.500 m, per kunkolekto de la degelakvoj per tuboj en etaj akvobaraĵoj.

La plej granda tiel kreskiginta glaĉero servas akvumon de komunumo Phuktsey (700 loĝantoj) kaj ĝi longas 300 m, larĝas 50 m, dikas 1,2 m. La efektivigo de la projekto kostis ĉ. 7.000 USD.