Glaĉero Franz Josef

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaĉero Franz Josef

La Glaĉero Franz Josef (Ka Roimata o Hinehukatere en Maoria)[1][2] estas 12 km longa[3] glaĉero situanta en la Nacia Parko Okcidenta Tai Poutini ĉe la Okcidenta Marbordo de la Suda Insulo de Novzelando. Kun la Glaĉero Fokso 20 km sude, ĝi estas unika por descendo el la Sudaj Alpoj al malpli ol 300 m super marnivelo, inter verdaj moderklimataj pluvarbaroj.[2]

La ĉirkaŭa areo de la du glaĉeroj estas parto de Te Wahipounamu, nome parko proklamita Monda heredaĵo de Unesko. La rivero naskita el la glaĉera fino de Franz Josef estas konata kiel rivero Waiho.[4]

Koordinatoj: 43° 28′ 1.19″ S 170° 11′ 29.5″ O / 43.4669972 °S, 170.191528 °O / -43.4669972; 170.191528 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Place Name Detail Franz Josef Glacier/Ka Roimata o Hine Hukatere. New Zealand Geographic Placenames Database. Arkivita el la originalo je 2012-05-10. Alirita 2010-01-27.
  2. 2,0 2,1 Franz Josef Glacier/Kā Roimata o Hine Hukatere. the Department of Conservation (New Zealand) DOC. Alirita 14a Majo 2008.
  3. Glaĉeroj en Novzelando (el Te Ara Encyclopedia of New Zealand. Alirita la 2008-01-16.)
  4. Waiho River at Franz Josef, South Westland Arkivigite je 2009-10-09 per la retarkivo Portuguese Web Archive (el retejo de New Zealand Ministry for the Environment. Alirita la 2008-05-23.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]