Glaĉero Taylor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Glaĉero Taylor estas glaĉero de Antarkto ĉirkaŭ 54 km longa, fluanta el altebenaĵo de Lando de Viktoria al la okcidenta pinto de la Valo Taylor, norde de la montetoj Kukri, sude de Asgard-montaro. La meza parto de la glaĉero limas norde kun Inland Forts kaj sude de Valo Beacon.

La glaĉero estis malkovrita de la Ekspedicio Discovery (1901–04) kaj tiam oni supozis, ke ĝi estas parto de la Glaĉero Ferrar. La okcidenta fako de la Brita Antarkta Ekspedicio de 1910 determinis, ke la supra kaj malsupraj partoj de kio estis tiam konata kiel Glaĉero Ferrar estas apudaj, tio estas, kune laŭ ĝemeleca maniero norde de Knobhead. Pro tiu malkovro Scott nomigis la supran parton laŭ Griffith Taylor, geologo kaj estro de la okcidenta fako.

La Glaĉero Taylor estas fokuso de mezuraj kaj modeligaj klopodoj fare de priserĉistoj el la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley kaj de la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

77° 44′ S 162° 10′ O / 77.733 °S, 162.167 °O / -77.733; 162.167 (mapo)Koordinatoj: 77° 44′ S 162° 10′ O / 77.733 °S, 162.167 °O / -77.733; 162.167 (mapo)