Glaĉero Upsala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disiĝo de glacio en la glaĉero Upsala.

La glaĉero Upsala estas granda glaĉero kiu kovras miksan valon, nutritan de diversaj glaĉeroj, en la Nacia Parko Los Glaciares en Argentino. Ĝi estis nomita en 1908 de la geologo P.D. Quensel per la nomo de la sveda urbo Upsala, kies universitato financis liajn studojn en la regiono.

Laŭ mezuradoj faritaj en majo de 2011, ties glaciejoj kovras etendon de proksimume 765 km². La glaĉero posedas longon de proksimume 53,7 km (nome la tria plej longa de Sudameriko, post la Brüggen kaj la Glaĉero Viedma), larĝon de 13 km, kaj ties muroj atingas alton de 40 metroj averaĝe.

Fluas el la Sudpatagonia Glacikampo, kiu estas origino ankaŭ de la glaĉero Perito Moreno kiu troviĝas en la sama areo, al la lago Argentino.

La glaĉero Upsala malpliiĝas, kio povus esti pruvaro de klimataj kaj geologiaj cikloj laŭ la teorio de Milankoviĉ aŭ ĝenerale de tutmonda varmiĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]