Glabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La glabelo situas meze preskaŭ sube de la fruntosto inter la brovaj arkoj.

La glabelo estas tiu parto de la kranio kiu troviĝas inter la brovoj. Tiu parto de la kranio iom elstaras antaŭen.

La termino venas el la latina vorto glabella kun la signifo 'senhara', ĉar tiu parto de la vizaĝo plejofte ne havas harkreskon.

Harkresko sur la glabelo tamen estas genetike fiksita kaj regule indikas la etnan devenon de persono.

La glabelo povas esti uzata por mezuri dehidratiĝon de paciento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]