Frostujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Glaciŝranko)
Frostujo kiu troviĝas sub fridujo

Frostujo estas hejmaindustria aparato por konservi manĝaĵojn aŭ aliajn substancojn en malvarma temperaturo dum longa tempo. La temperaturo devas esti sub nul gradoj Celsiaj. Depende de la speco de la nutraĵoj frostigitaj, la gusto kaj konsisto povos esti iom ŝanĝita post la malfrostigado. Plejofte la temperaturo estas -18 gradoj Celsiaj.

Kiam frostujo estas ne aparta ŝranko, sed nur fako ene de fridujo, oni ankaŭ ofte nomas ĝin frostofako. Frostofakoj ofte ne atingas tiom malaltajn temperaturojn kiel apartaj frostujoj.

Frostujoj estis ekuzitaj en la hejmoj de Usono en la 1920-aj jaroj. Larĝa disvastiĝo okazis en la 1930-aj jaroj pro falo de la prezoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]